← Reen al K

PIV 2020 · 8533

kortik/o

kortik/o (cortex)
🍁 Supraĵa tavolo de diversaj organoj: la rena kortiko (cortex renalis); kortiko de la talo de likeno. ŝelo, kortekso, medolo.
(speciale) Supraĵa tavolo de la surrena glando.  kortikoterapio, kortikosteroido, kortikosurrena (Vd reno).
🍁 (pp vaskulplantoj) La ekstera parto de radiko k tigo, konsistanta el nekondukaj histoj, i.a. epidermo, subera parenkimo, kortika parenkimo k endodermo. steleo, endodermo.
kortikotropa Havanta afinecon al la kortika substanco de la surrena glando (kortikoafina) aŭ stimulanta ĝin (kortikostimula).