← Reen al Ŝ

PIV 2020 · 15119

★ŝel/o

ŝel/o
🍁 Ekstera tavolo de la trunko, branĉoj k radikoj de arboj k arbustoj: la betulo staris kun blanka ŝelo Z; ŝi prigratis lian nomon en la ŝelon de la tilio. basto, kortiko.
🍁 Ekstera tavolo aŭ membrano de frukto aŭ de semo: nuksa ŝelo Z; (f) ŝi ekfloris kiel plej belega junulino, sed la bela ŝelo kaŝis en si maldolĉan kernon Z. guŝo, haŭto, perikarpo.
Ekstera kalkeca krusteto, entenanta ovon: li ĵus elrampis el la ova ŝelo Z (estas juna k sensperta.  lakto).
(vs) Ĉio, kio kovras simile al ŝelo de frukto aŭ ovo: malplena ŝelo de mudinta cikado; la muso trovis ŝelon de fromaĝo Z; lepro kovris mian tutan korpon per abomeninda ŝelo Z; la ŝelo de la tero Z; elektrona ŝelo (la sinsekvaj grupoj de elektronoj, kiuj ĉirkaŭas la kernon); ŝelmodelo de nukleo. krusto, tavolo.
La tuta korpo de ŝipo aŭ flugboato tia, kia ĝi aperas ekstere: la ŝelo de ŝipo estas konstruata sur framo el reloj, sur kiuj estas fiksitaj tabuloj aŭ lamenoj. kareno, kilo.
ŝela. Rilata al la ŝelo: ŝelaj tavoloj, poroj.
ŝelaĵo 🏢 Ŝelsimila tegaĵo el tabuloj ks: ŝelaĵo de betona muro.
ŝelaĵi. Munti ŝelaĵon.
ŝelaĵisto 🏢 Laboristo, kiu muntas ŝelaĵojn por betono dum konstruado.
ŝeleto. Maldika, delikata kovraĵo: ŝeletoj de bulbo (= tunikoj 5); (analoge) la ŝeleto (Sin. haŭteto) de lakto (formiĝanta supraĵe de boligita lakto).
elŝeligi
Eltiri el la ŝelo: elŝeligi pizojn, helikojn.
(f) Eltrovi k klare aperigi: el la reciproke kontraŭdiraj raportoj estas malfacile elŝeligi la veron.
elŝeliĝi. Eliĝi el la ŝelo: la juna kokido pene elŝeliĝis.
elŝelaĵi. Forpreni ŝelaĵon post solidiĝo de la entenata betono.
enŝele. Interne de la ŝelo: enŝele kuiritaj ovoj, terpomoj.
senŝeligi
Senigi je la ŝelo: senŝeligi abion; senŝeligi terpomojn, pirojn, nuksojn.
= elŝeligi.
senŝeligilo. Speco de tranĉilo por senŝeligi fruktojn k legomojn.
senŝeliĝi. Perdi sian ŝelon: la grandaj platanoj senŝeliĝis. haŭtŝanĝo.
surŝela. Sur ŝelo: 🍁 surŝela musko (kreskanta sur ŝelo 1).
semŝelo. Vd semo.
testudŝelo
Kiraso de testudo.
Substanco, konsistiganta la ŝelon de martestudoj, k utiligata i.a. por inkrustaĵoj.: kombilo el testudŝelo.