PIV · 7755
★kil/o
★kil/o
1 ⚓ Malsupra ĉeftrabego aŭ trabkunaĵo, kiu etendiĝas de la antaŭo ĝis la malantaŭo de la kareno, k sur kiu sin apogas la tuta ligna aŭ ŝtala strukturo de ŝipo: la kilo estas kvazaŭ la spino de la ŝipo. ☞ kilsono.
2 ♉ a) Elstara kresto, havanta la aspekton aŭ formon de ŝipkilo: kilo de skvamo de serpento. b) (ĉe fiŝoj) Naĝilo kun maldikaj ostoj, servanta kiel kilo por teni la ekvilibron en la akvo.
antaŭkilo. Steveno.
postkilo. La posta parto de kilo, kadro de la helico.
bilĝa kilo. Flanka kilo, troviĝanta ĉe la angulrando inter la horizontala k la vertikalaj partoj de la kareno.