← Reen al K

PIV · 7449

karen/o

karen/o
La malsupra ŝipoparto troviĝanta sub la akvolinio: la karenoj estas ofte tegitaj per kupro. kilo.
Ŝirmtegita, glata surfaco sur la subo de la ŝelo de flugboato aŭ hidroplano.
Parto de organo kun formo de kareno 1. karino.
🍁 La du kuniĝintaj malsupraj petaloj de la korolo de la fabacoj kun papiliformaj floroj. alo, standardo.
kareni (tr) Purigi, ripari la karenon de ŝipo.
karenforma. Prezentanta formon kvazaŭ de kareno: karenforma frunto en heredosifiliso.