PIV 2026 · Artikolo 8506
korolo
Derivaĵoj en la artikolo 7
korolo BOTA tuto de la petaloj de floro. Sin. petalaro. ➞ kaliko, lipo 5.
dulabia korolo korolo havanta du lipojn, kiel ekzemple leonfaŭko.
kromkorolo grupo de internaj korolaj alpendaĵoj ofte petalecaj, liberaj (ekz. ĉe liknido kaj nerio) aŭ kuniĝintaj en tubon (ekz. ĉe narciso 1 kaj pankratio).
kuniĝpetala korolo korolo kun petaloj unuigitaj, ekzemple funelforma.
liberpetala korolo korolo kun petaloj tute apartaj.
neregul1a korolo korolo kies petaloj ne estas esence samaj laŭ grando kaj formo.
regul1a korolo korolo kies petaloj estas esence samaj laŭ grando kaj formo.
unulabia korolo korolo havanta unu lipon.