← Reen al P

PIV 2020 · 12112

petal⁹o

petal9o 🍁 Ĉiu el la internaj ĉirkaŭaj florfolioj, ĝenerale maldikaj, delikataj, blankaj aŭ okulfrape koloraj; la interna parto de perianto: petalo ĝenerale konsistas el limbo k ungolo; multpetala, plurpetala, senpetala floro. Sin. korolfolio. sepalo, tepalo.  petalaranĝ(iĝ)o.
petalaro. Korolo.
petaleca (pp sepalo, brakteo, nektarujo k.a.) Aspektanta kiel petalo pro koloro aŭ formo.
kuniĝpetala (pp korolo, floro) Havanta parte aŭ tute kuniĝintajn petalojn.
kuniĝpetaluloj. Nenatura grupo de florplantoj, karakterizataj de kuniĝintaj petaloj. Sin. gamopetaloj.
senpetaluloj. Nenatura grupo de florplantoj, karakterizataj de la malesto de petaloj. Sin. apetaloj.
liberpetala (pp korolo, floro) Havanta tute liberajn petalojn.
liberpetaluloj. Nenatura grupo de florplantoj, karakterizataj de liberaj petaloj. Sin. dialipetaloj.