PIV 2026 · Artikolo 14045

sepalo

Litero S

Derivaĵoj en la artikolo 4
  1. sepalar/o
  2. sepalec/a
  3. kun/iĝsepala
  4. libersepala
sepalo BOTA ĉiu el la eksteraj ĉirkaŭaj folioj de floro, ĝenerale verdaj; la ekstera parto de perianto. Sin. kalikfolio.
sepalaro kaliko 4.
sepaleca petalo, brakteo k.a. aspektanta kiel sepalo pro koloro kaj/aŭ formo.
kuniĝsepala floro havanta parte aŭ tute kuniĝintajn sepalojn.
libersepala floro havanta tute liberajn sepalojn. ➞ petalo.