← Reen al S

PIV · 14044

★sep

sep
Numeralo, esprimanta la nombron post 6 en la serio de la entjeroj (7, VII): kvar k tri faras sep; sep estas ofte rigardata kiel sankta nombro; la sep tagoj de la semajno; la sep saĝuloj de Helenujo, la sep virtoj; la sep mortaj pekoj; la sep mirindaĵoj de la mondo; kiomfoje povu peki mia frato kontraŭ mi k mi pardonu lin? Ĝis sep fojoj? N. hept/, hepta/.
Nomo de la cifero 7.
sepa. Vicmontra numeralo, signifanta, ke la koncernataĵo venas post ses antaŭaj: k Dio finis en la sepa tago sian laboron X; la Adventistoj de la sepa tago; esti levita en la sepan ĉielon (ĉe la supro de la feliĉo); Karolo la Sepa; la sepan de Oktobro.
sepe. En la sepa loko (ĉe elnombrado).
sepo
Aro de sep aferoj aŭ personoj: sepo da ludantoj, da kartoj.
La nombro aŭ la cifero 7: la angloj ne trastrekas siajn sepojn.
sepobla
Prezentanta nombron aŭ kvanton, kiu estas al la antaŭa kiel sep al unu: sepobla rikolto.
Konsistanta el sep partoj: sepobla kablo.
sepoble. En sepobla maniero: la lumo de la suno estos sepoble pli granda X; se sepoble estos venĝite por Kain X […]; li ordonis ardigi la fornon sepoble pli forte X.
sepono. Ĉiu el la sep egalaj partoj de tuto.
sepopo. Grupo de sep aferoj aŭ personoj.
septet2o 𝅘𝅥𝅰
Verko por sep voĉoj aŭ sep instrumentoj.
Grupo de sep personoj, kiuj kantas aŭ ludas tian verkon.
sepfoje. Sep fojojn: arĝento, purigita k sepfoje refandita X.