← Reen al S

PIV · 14097

★ses

ses
Numeralo, esprimanta la nombron post 5 en la serio de la entjeroj (6, VI): dum ses tagoj la Eternulo kreis la ĉielon k la teron X; en ses tagoj mi ĉion finos. heksa/.
Nomo de la cifero 6.
sesa. Vicmontra numeralo, signifanta, ke la koncernataĵo venas post kvin antaŭaj: la sesa volumo; Georgo la Sesa; la sesan de Januaro.
sese. En la sesa loko (ĉe elnombrado).
seso
Aro de ses aferoj aŭ personoj.
La nombro aŭ la cifero 6: ne intermiksu viajn sesojn kun la kvinoj.
sesobla
Prezentanta nombron aŭ kvanton, kiu rilatas al la antaŭa kiel ses al unu: sesobla rento.
Konsistanta el ses partoj: sesobla jungitaro.
sesoble. En sesobla maniero: sesoble pli alta; sesoble tri estas dek ok.
sesono. Ĉiu el la ses egalaj partoj de tuto.
sesopo. Grupo de ses aferoj aŭ personoj: sesope oni trairas la tutan mondon B.
sesteto 𝅘𝅥𝅰
Verko por ses voĉoj aŭ ses instrumentoj.
Grupo de ses personoj, kiuj kantas aŭ ludas tian verkon.
sescent. Sesoble cent: la konsilio de la sescent; en la sescenta jaro X.
sesdek. Sesoble dek (60, LX): sesdek minutoj faras unu horon Z; sesdek paĝoj; sur la sesdeka paĝo; la alia donis frukton, jen centoble, jen sesdekoble N.
sesdeknaŭi, sesdeknaŭumi (fm) Reciproke leki k/aŭ suĉi voluptocele la seksajn organojn. frandzi, midzi.
sesfoje. Ses fojojn: sesfoje ripetita rimo.