PIV 2026 · Artikolo 6421

1ilion

Litero I

1 ilion sufikso post nombro miliono je la potenco de la koncerna nombro. ➞ duiliono 1 000 0002 = 1012 = biliono, triiliono 1 000 0003 = 1018 = triliono, kvariliono 1 000 0004 = 1024 = kvadriliono, kviniliono 1 000 0005 = 1030 = kvintiliono, sesiliono 1 000 0006 = 1036 = sekstiliono, sepiliono 1 000 0007 = 1042 = septiliono, okiliono 1 000 0008 = 1048 = oktiliono, naŭiliono 1 000 0009 = 1054 = noniliono, dekiliono 1 000 00010 = 1060 = deciliono; iliard-.
1 En la praktiko oni evitas la sufikson ilion ĉe nombroj pli altaj ol dek. Anstataŭ ekz. dekduiliono (= 1072) oni prefere diru «dek alt sepdek du», alie oni riskas interkonfuzon kun «dek duilionoj» (= 1013). Anstataŭ unuiliono oni ordinare uzas la vorton miliono.