← Reen al T

PIV · 15951

★tri

tri
Numeralo, esprimanta la nombron post 2 en la serio de la entjeroj (3, III): tri estas duono de ses Z; la regulo de tri Z; li promenas kun tri hundoj Z; tri el ni; vi iros tri fojojn en la jaro X; dum la tri pasintaj monatoj la vesto pli eluziĝis Z; (en komando) laŭ la komando «tri» vi ekpafos!; unu, du, tri! nun ni flugu dekstren! Z.
Nomo de la cifero 3.
tria. Vicmontra numeralo, signifanta, ke la koncernataĵo venas post du antaŭaj: du militas – tria profitas Z; la tria volumo de la kolekto Stafeto; la tria libro de la Biblio; Napoleono la Tria; la tria potenco ( kuba); la tria de Majo; vekiĝi je la tria nokte.
trie. En la tria loko (en elnombrado): unue mi redonas al vi la monon […], due mi dankas vin […], trie mi petas vin ankaŭ poste prunti al mi, kiam mi bezonos Z.
trio
Aro de tri aferoj aŭ personoj: trio da asoj; trefa trio; trio plaĉas al Dio Z; la Trio por la Tria (loka komitato por la 3a U.K. en Kembriĝo).
La nombro aŭ cifero 3: li ricevis trion k estis rifuzita.
= triteto.
Grupo de tri versoj, ripetiĝanta ene de fiksforma poemo (ekz. soneto) laŭ la sama skemo: regula soneto konsistas el du kvaroj kaj du trioj.
triobla
Prezentanta nombron aŭ kvanton, kiu estas al la antaŭa kiel tri al unu: proksime de ili staris alia figuro de triobla grandeco Z.
Konsistanta el tri partoj: triobla fadeno; triobla kiraso; la Triobla Korbo (Tripitako).
trioble
Multiplikite per tri: trioble kvar estas dek du.
En triobla maniero: trioble faldi; fariĝi trioble pli riĉa.
triobliĝi. Iĝi triobla: inter la du vendoj de tiu sama pentraĵo, ĝia prezo triobliĝis.
triono. Ĉiu el la tri egalaj partoj de tuto: mi tuj pagos al vi du trionojn de la sumo, la trian trionon vi ricevos ĉe la livero; triono de jaro (4 monatoj); depreni al la riĉaj avaruloj la trionon de la zorgoj, kiuj forpelas de ili la oran dormon Z.
trionigi. Dividi en tri egalajn partojn.
triopo
Grupo de tri aferoj aŭ personoj: triopo da spektraj linioj; triopa serio da kartoj (Sin. tercio); la Triopa Alianco.
Vico kun tri elementoj (ordita triopo): el {a, b, c, d} oni povas formi 64 triopojn; en tridimensia spaco punkto estas determinita per triopo de reelaj nombroj. Rim. Simile pri aliaj pozitivaj entjeroj n: konsideru n-opon (x1, …, xn).
Aro kun tri elementoj: el {a, b, c, d} oni povas formi 4 triopojn.
triopa. Rilata al triopo.
triope. En grupo de tri: ili promenas ĉiam triope.
triopismo. Amorado fare de tri personoj.
triteto 𝅘𝅥𝅰
Komponaĵo konsistanta el tri partoj aŭ por tri ludantoj.
La ludantaro de tia komponaĵo.
triulo
La tria persono, ekstera al iu negoco, diskuto ktp: deponi sumon en la manojn de triulo.
En asekuro, (rilate al poliso) alia persono ol la subskribintoj de poliso, aŭ (rilate al damaĝo) alia persono ol la asekurpreninto k la kontraŭa partio.
triiliono. Miliono da duilionoj (1018).
trijara. Naskita antaŭ tri jaroj: trijara infano, kurĉevalo.
Triunuo
Kuneco de tri samsubstancaj «personoj» (Patro, Filo k Sankta Spirito), per kiuj Dio revelaciiĝas: la dimanĉo de la Triunuo (sekvanta la Pentekostan); ili perfidus la triunuan Dion! Z. Trinitato.
(analoge) Kuniĝo de tri dioj, diecaj aŭ sanktaj personoj: la hindua Triunuo (Bramo, Viŝnuo, Ŝivao).