PIV 2020 · 15950
★trezor/o
★trezor/o
1 Amaso da oro, arĝento aŭ aliaj multekostaĵoj, rezerve tenataj: la drako, kiu gardis la trezorojn Z; ĉiujn trezorojn de la reĝoj de Judujo Mi transdonos en la manojn de iliaj malamikoj X; maljustaj trezoroj ne donas utilon X; kie estas via trezoro, tie estos ankaŭ via koro N; en mia kampo kaŝas sin trezoro, vi trovos ĝin, serĉante kun fervoro K; elfosi trezorojn X; la antikva droninta trezoro de la Nibelungoj Z; ĉiuj trezoroj de Krezo; ⚖ trovita trezoro (sen konata proprietulo).
2 ☆ Kolekto el relikvoj k valorplenaj piaĵoj, konservitaj en iu preĝejo: viziti la trezoron de la Pariza Sankta Kapelo.
3 (f) Io tre ŝatinda: lia librejo entenas trezorojn; sano estas plej valora trezoro; admiri la arkitekturajn trezorojn de Italujo; sur la erikejo ekzistis aliaj trezoroj, fragoj k mirteloj Z; la verkaro de Z. estas trezoro por la homaro.
4 ♧ Plena kolekto de vortoj, dirmanieroj, frazoj aŭ poemoj: la Trezoro de la Greka lingvo (plena vortaro), la Trezoro de la anglaj poemoj.
5 (f) Tre ŝatata aŭ amata persono: la bela infano, ora trezoro, kiun ŝi alportis al sia riĉa edzo Z; amiko fidela, estas trezoro plej bela Z; tiu kuiristino estas vera trezoro; mia anĝelo, mia trezoro! B.
trezorejo
1 Loko, kie estas tenata trezoro: la trezorejo de la rabistoj.
2 Loko, kie la ŝtataj enspezoj estas registrataj k administrataj: oficisto ĉe la Trezorejo; ŝtatsekretario pri la Trezorejo.