PIV 2020 · 7532
★kas/o
★kas/o
1 Monkesto: plena kaso ŝteliston altiras Z; trovi la kason malplena. ➞ kaslibro, kasmono, kasregistrilo.
2 Ĉambro, oficejo, establo, kie mono estas gardata, ricevata aŭ pagata: ŝparkaso; kaso de socia asekuro.
3 (f) Monrimedoj, monhavo: enporti en la kason de la societo Z; kiu rompis la glason, ordigu la kason Z; vivi de ŝparita kaso Z; regna kaso, bona ĉaso Z. ☞ buĝeto. ➞ poŝo, sako.
kasa. Rilata al la kaso: kasaj zorgoj.
kasejo. Kaso 2.
kasisto
1 Oficisto kiu en- k el-spezas monon en kasejo.
2 Societano, kies tasko estas kolekti la kotizojn k prizorgi la monon.
enkasigi. Ricevi monon, valorpaperojn ks, donante kvitancon, ricevateston.
pruntokaso. Banka establo, kiu distribuas pruntojn al siaj klientoj, precipe industriistoj, komercistoj ks.
ŝparkaso. Banka establo, eventuale ŝtata k kun sociala karaktero, servanta kiel deponejo por malgrandaj sumoj, kies interezoj estas kapitaligataj.