← Reen al R

PIV · 13484

★rimed/o

rimed/o
Tio, kio servas por atingi celon: se vi eĉ pensas, ke via celo estas la plej bela, ĝi tamen ne povas pravigi la rimedojn, kiujn vi uzas Z; lingvo devas esti por la homo ne celo, sed rimedo Z; propagandaj rimedoj Z, provizora rimedo; ĉiuj rimedoj estis vane uzitaj, por revivigi Klaron Z; serĉi rimedon por konsoli ies animon Z; oni fine trovis la rimedon, per kiu la helpo povus esti akirita Z; jen rimedo relevi la ŝtaton B.
Tio, kio servas por ripari malbonon: la sola rimedo kontraŭ tiu konstanta reformemeco Z; kontraŭ ĉiu tedo ekzistas rimedo Z; oni ne havas rimedon kontraŭ tiu malbono B; oni ĉarlatane al mi vendis rimedon tian Z; apliki ĉiujn eblajn rimedojn; mi eĉ proponas rimedon pli radikalan Z.
rimedoj. Kvanto da mono, kiu ebligas fari ion: ili ne havis la rimedojn, por aboni gazeton Z; ĉar la rimedoj de la C.O. elĉerpiĝis, tial estas pli bone […] Z; eble nur por personoj posedantaj grandajn monajn rimedojn Z; silka mantilo, kiun ŝiaj rimedoj permesis al ŝi aĉeti Z; pentraĵoj, kiujn povis elekti nur homo kun gusto ĉe modestaj rimedoj Z.
antaŭrimedo. Rimedo, uzata anticipe por eviti estiĝon de malbono.
ĉiarimede. Per ĉiuj eblaj rimedoj.
kontraŭrimedo. Rimedo, uzata por nuligi la rezultojn de alia rimedo.
senrimede. Tiel, ke ekzistas nenia rimedo: esti senrimede perdita.
produktorimedoj. Produktiloj.
vivrimedoj. Mono necesa por aĉeti la bezonaĵojn: (li laboris) por doni vivrimedojn al sia maljuna edukintino Z; mi povos liveri al vi vivrimedojn per mia profesio Z.