PIV · 13485
★rimen/o
★rimen/o. Pli-malpli larĝa bendo el ledo aŭ alia fleksebla materialo
1 longa, maldika, uzata por ligi aŭ fiksi: li havis la senton, kvazaŭ la rimeno de lia tornistro lin premas Z; eĉ fadenon aŭ rimenon de ŝuo mi ne prenos el ĉio, kio apartenas al vi; la rimenon de liaj ŝuoj mi ne estas inda malligi N; librojrimeno Z; ligrimeno, pakrimeno, tirrimeno; piedinga rimeno.
2 Ⓣ senfina, uzata por transmisii movon de unu pulio al alia.
kaprimenoj. Aranĝo de rimenoj ĉirkaŭ la kapo de ĉevalo, por subteni la mordaĵon k la kondukilojn.
razrimeno. Rimeno, uzata por akrigi razilon.