← Reen al R

PIV · 13483

★rimark/i

rimark/i (tr)
Observante, distingi k aparte atenti: apenaŭ ŝia patrino ŝin rimarkis, ŝi kriis al ŝi Z; mi rimarkis inter la nematuruloj junulon senprudentan X; oni rimarkis vian foreston Z; oni ne rimarkis la tutan senfundamentecon de tiuj argumentoj Z; rimarki eraron en teksto B; rimarku la lokon, kie li kuŝas, iru tien k kuŝiĝu X; sed baldaŭ li rimarkis, ke tiu sistemo estas tro komplika Z. mencii, noti.
Diri, atentigante: nesaĝaj homoj ironie rimarkas al vi, ke […] Z; nu, vi ja nenion diras, rimarkis unu el la teksistoj Z; la mastro amike rimarkis: Mi donus cent funtojn, se […] Z.
rimarko. Tio, kion oni rimarkis: mi faros nur mallongan rimarkon Z; viaj rimarkoj pri la alfabeto estas tre ĝustaj Z; E-istoj, kiuj ĉe la plej malgranda rimarko de la kontraŭuloj ekstaras senhelpe Z.
rimarkebla. Tia, ke ĝi povas esti rimarkita: en tiu tumulto estis precipe rimarkebla la figuro de kavaliro Z; tiu apenaŭ rimarkebla aludo Z.
rimarkigi
Sciigi al iu rimarkon: nu, mi nur simple rimarkigis al vi Z; mi jam kelkajn fojojn rimarkigis tion ĉi al li Z; sed permesu rimarkigi: mi estas en certa grado […] edzinigita Z.
Fari, ke iu rimarku: mi devas rimarkigi vin pri tio Z; mi ne devis rimarkigi, ke mi travidis la agon Z (de insidantoj).
rimarkigo. Atentigo, ke io estas rimarkinda.
rimarkilo. Signo, per kiu oni rimarkigas: meti rimarkilon ĉe la paĝo de libro.
rimarkinda. Inda esti rimarkita: rimarkinda lerteco B; oni trovas tie tute rimarkindan gradon de saĝeco Z; li estas la plej rimarkinda el miaj lernantoj; oni sentas sin tiel rimarkinde juna Z.
nerimarkate. Tiel, ke oni ne rimarkas: li penis nerimarkate atingi fremdan teron Z.
nerimarkeble. Tiel, ke oni ne povas rimarki: kiel la kantado de la patrino nerimarkeble restas en la menso de la infano Z; novaj esprimoj devas esti enkondukataj nur iom post iom, nerimarkeble Z.
nerimarkite. Tiel, ke oni ne rimarkis: mi eĉ konstante penas tragliti nerimarkite Z.