← Reen al P

PIV · 12002

percept/i

percept/i (tr) Enpreni en la konscion: la favorkoreco de Dio, kiun perceptas nur aparta individuo Z.
percept1o Φ Scio, kiun ni akiras pri la ekstera mondo pere de niaj sensorganoj, aŭ pri ni mem pere de niaj internaj sensaĵoj: la percepto estas kvazaŭ sintezo de pluraj sensaĵoj en ian tuton; Lejbnico atribuis percepton al la monadoj.
perceptado. Akirado de scioj per perceptoj.
perceptaĵo. Rezulto de la psika procedo de perceptado: perceptaĵoj liveras al ni vulgaran koncepton de la mondo.
perceptebla, neperceptebla. Tia, ke oni (ne) povas ĝin percepti: mi rimarkis apenaŭ percepteblan ŝanĝon en lia sintenado kontraŭ ni.
mondpercepto = mondrigardo.