PIV 2026 · Artikolo 13463

★rigardi

Litero R★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 32
  1. rigardo
  2. rigardaĉ/i
  3. rigardad/i
  4. rigardad/o
  5. rigardant/o
  6. rigardej/o
  7. rigardem/a
  8. rigardil/o
  9. rigardul/o
  10. alrigardi
  11. ĉirkaŭrigardi
  12. ekrigardi
  13. ekrigardo
  14. elrigardi
  15. enrigardi
  16. esplorrigardi
  17. fiksrigardi
  18. flankrigardo
  19. flugrigarde
  20. interrigardi
  21. kaŝrigardi
  22. mondrigardo
  23. postrigardi
  24. pririgardi
  25. rerigardi
  26. retrorigardi
  27. subrigardi
  28. superrigardi
  29. superrigardo
  30. supr/e/nrigardi
  31. ŝtelrigardi
  32. trarigardi
★ rigardi tr
1 uzi sian vidsenson en iu direkto: viaj okuloj rigardu rekte MT ne rigardu malantaŭen MT rigardu de la loko, sur kiu vi nun estas, norden kaj suden MT mi rigardis tra fenestro de mia domo MT li rigardis trans la lagon al la monteto kontraŭe Z ŝi rigardis eksteren, supren al la brilanta stelo Z li longe rigardis al ŝi en la vizaĝon ni rigardas sur la maron, sur la multajn ŝipojn kaj transen al la Sveda bordo Z rigardu en la pasporto! Z (figurasence) granda pordego , tra kiu rigardis internen la stelplena ĉielo B
2 direkti sian vidsenson al iu objekto: kiu rigardas ĉielon, maltrafas sian celon Z mi longe rigardis la vojon, sed mi vidis neniun, ĉar estis tro mallume B per senmovaj okuloj ŝi rigardis la tremetantan brilon de la flamo Z kun larĝe malfermitaj okuloj ŝi streĉe rigardis la vizaĝon de la libristo Z per la vitrecaj okuloj la kadavro rigardis la stelplenan ĉielon Z Sin. alrigardi.
3 elmontri al iu per siaj okuloj ian senton: Marta rigardis la parolantinon kun miro Z malŝate rigardi iun de alte Z bluaj okuloj, kiuj rigardis serene Z rigardi malafable Z
4 esplori per la vidsenso, por informiĝi: ni rigardu, ĉu la vinbertrunko jam burĝonis MT rigardu mem, ĉu ĝi ne estas via portreto Z kiam vi sidiĝos, por manĝi kun reganto, rigardu bone, kio estas antaŭ vi MT rigardu, pro kio estas la bruo Z komercisto estas ĉasisto, li rigardas, kiu sin ne gardas Z rigardi per ambaŭ okuloj tre atente Z
(figurasence) unu generalo volis rigardi, kiel oni nutras la soldatojn FK rigardu, ke vi iom rapidu Z
5 konsideri 1: ĉion rigardi tra sia persona vitro Z ni rigardas la vivon kaj la aferojn de supre senpartie Z li ĵaluza edzo rigardas nenian kompenson MT
6 atribui enmense ian econ al iu aŭ io: mi tiam mem rigardis min kiel frenezulon Z liaj bofiloj rigardis lin kiel ŝercanton MT ili rigardis sin kiel plej kompetentajn en la afero Z la publiko rigardas la ideon de lingvo internacia kiel sensencan infanan fantazion Z eĉ malsaĝulo, se li silentas, estas rigardata kiel saĝulo MT la teoria vidpunkto en Esperanto neniam povas esti rigardata kiel «erara» Z rigardu ĝiajn fruktojn kvazaŭ konsekritaj MT neniun oni rigardu kulpa antaŭ deca jura esploro HLu mi kredas kelkajn el ili kapablaj mortigi por afero kiun ili rigardas justa CPi Sin. konsideri 3. ➞ preni, trovi.
7 esti turnita en iu direkto: la vilaĝo trans la lagon rigardas al la mondvojo Z tri fenestroj, rigardantaj al la korto Z tien el ĉiu el la du domoj rigardis fenestro Z
rigardo
1 ago rigardi: ĵeti rigardon al iu Z ĵeti rigardon sur iun Z ĵeti rigardon al io ĵeti rigardon ĉirkaŭen Z ŝi akompanis ilin per sia rigardo Z en la daŭro de unu rigardo
2 maniero, kiel iu rigardas: lia rigardo estis tiel penetranta Z la cikoniaj fraŭlinoj ĵetadis kaŝitajn rigardojn sur la aliajn junajn cikoniojn Z kiel multeparola estis lia rigardo ! Z ŝi fiksis scivolan, penetrantan rigardon sur la vizaĝo de Marta Z ŝi iris kun rigardo direktita al la tero Z li sidis kun senpensa rigardo Z la senparola
Rigardo mia ĉiam estis akra
Riproĉ’ por ŝi Z
(figurasence) de rigardo tro alta malsaniĝas okulo Z
3 esploro per la okuloj: (figurasence) ĉe la rigardo, kiom fari restas Z
rigardaĉi stulte aŭ malice rigardi: ho, kiel ĉiuj min rigardaĉas! Z rigardaĉi kiel bovido Z ĉiufoje kiam mi memoris la manieron laŭ kiu Filono rigardaĉis min, mi sentis naŭzon ALö
rigardadi longe daŭre rigardi: per malsekaj okuloj ŝin rigardadis la funebrantoj Z ili reciproke rigardadis sin kun miro Z rajto rigardadi Esperanton nur de ĝia flanko praktika Z ➞ fiksrigardi.
rigardado
1 ago de iu, kiu longe rigardas. ➞ kontempli.
rigardanto spektanto.
rigardejo alta loko, de kiu oni povas rigardi vastan belan pejzaĝon.
rigardema inklina rigardi pro scivolo: rigardema maljuna vidvino
rigardilo
1 KONS aperturo aranĝita en tubo aŭ dukto por ebligi ĝian esploron.
2 TEKN metala peceto, borita de truo, tra kiu oni rigardas por vidi aŭ celi.
3 GEOD metala peceto kun mallarĝa fendo, ofte provizita per streĉita fadeno, kaj muntita sur alidado, por ebligi precizan celadon de linioj en la tereno.
rigardulo homo, kiu voluptocele ŝatas rigardi erotikajn vidaĵojn aŭ agojn. ➞ skopofilio.
alrigardi rigardi 2: la knabino alrigardis la horloĝon FSz mi alrigardis lin rekte en la vizaĝon ALö
ĉirkaŭrigardi rigardi al ĉiu flanko de io: ĉirkaŭrigardi ĉevalon, antaŭ ol ĝin aĉeti li ĉirkaŭrigardas per la okulo la ĉambron Z iru ĉirkaŭ Cion kaj ĉirkaŭrigardu ĝin MT la knabo suriris la turon, ĉirkaŭrigardis kaj ekvidis figuron B
ekrigardi turni la okulojn al io: ili bezonis nur malfermi la okulojn kaj ekrigardi! Z ŝi ekrigardis supren, kaj apud ŝi staris homo Z
ekrigardo ago ekrigardi: unu ekrigardo el ŝiaj okuloj ilin forpelis Z
elrigardi
1 rigardi el iu loko: malantaŭ la najbaraj fenestroj malaperis la homaj kapoj, kiuj ĝis nun scivole elrigardis sur la korton Z el ĉiu faldo de ŝia jupo elrigardis bufo Z de tie ĝi aglo sur alta roko elrigardas por si manĝaĵon MT
2 ntr (arĥaismo) = aspekti: kiel belege ili la vestoj elrigardas ! Z
enrigardi rigardi internen de io: ili enrigardis tra la fenestroj en la preĝejon Z malriĉa knabo enrigardis tra la fendo Z mi enrigardadis en pladojn kaj potojn Z mi povis enrigardi la ĉiutagan vivon en la ĉefurbo de Benino ZKó
esplorrigardi atente rigardi ion por informiĝi aŭ informi aliajn: la kuracisto serioze esplorrigardis la uringlason Z ili iris kaj venis al la valo Eŝkol kaj esplorrigardis ĝin MT
fiksrigardi fiksi sian rigardon al iu aŭ io: ŝi tuj ofendiĝis kaj kolere fiksrigardis lin PeS ➞ rigardadi.
flankrigardo rigardo oblikva, ofte malŝata: ĝi ĵetis flankrigardon al trunketo de brasiko, kiu kuŝis tre proksime Z
flugrigarde rapide preterpase rigardante.
interrigardi ntr rigardi unu la alian.
kaŝrigardi rigardi ion kaŝante sin; ŝtele rigardi. Sin. subrigardi 2.
mondrigardo psika bildo, kiun individuo faras al si pri la universo: la nombro de la homoj, kiuj en la maljuneco sincere ŝanĝas sian mondrigardon Z literatura valoro ne tro dependas de la mondrigardo kiun ĝi esprimas EDK
postrigardi rigardi foriranton de malantaŭe: la aliaj rozoj postrigardis sian fratinon kaj demandis unu la alian: «Kien ŝi veturas?» Z Colombo leviĝis kaj ankaŭ foriris. La ceteraj postrigardis lin kun malestimo SSz
pririgardi
1 atente kaj detale rigardi ion: ĉiu pasanto povis bone pririgardi la elmetitajn komercaĵojn Z ni pririgardis la malnovajn surskribojn Z ŝi klinis unu el la branĉoj, por povi bone pririgardi la floraĵojn Z kun li ni pririgardis la preĝejon kun la tombo de Absalon Z la pastro pririgardos esplore ekzamenos la infektitaĵon MT
2 (figurasence) zorge kontroli la staton aŭ iradon de la aferoj rilate ion: la admiralo estis sendita , por pririgardi la novan militan ŝipon Z gazono tiel pura kaj verda, kvazaŭ matene kaj vespere oni pririgardus ĉiun apartan herbeton Z la bierfarejo ĝuste en tiu tago estis pririgardata de la diablo Z ➞ inspekti, revizoro.
rerigardi
1 duafoje aŭ denove rigardi ion: la oratoro plurfoje rerigardu siajn notojn ILa
2 retrorigardi: pli aĝaj geknaboj kuris antaŭe, kaj rerigardis por urĝi siajn gepatrojn ALö
retrorigardi rigardi ion malantaŭ si: sen retrorigardi, ĉu lia ŝildisto lin sekvas, li rajdis iom da vojo FDi pri la pasinteco la kongresanoj retrorigardis la laborojn en la pasintaj du jaroj RE! ➞ retrorigarda tempo.
subrigardi
1 rigardi ion aŭ iun de sube: malvirtulo subrigardas virtulon
Kaj celas mortigi lin MT
2 kaŝrigardi: preterpasantaj dandaĉoj arogante subrigardas ŝiajn okulojn VVa
superrigardi
1 rigardi ion aŭ iun de supre: ni supreniris la rondan turon kaj superrigardis Kopenhagon kaj la maron Z la remparo ĉirkaŭ tiu vilaĝo superrigardas la tutan valon ALö (figurasence) li superrigardis la historion de la organizita Movado RE!
2 observi laboron por kontroli aŭ direkti ĝin: la Sekureca Konsilio superrigardas la packonservajn operaciojn de UN HTo unu el miaj taskoj kiel oficisto estas superrigardi la volontulojn Ko
superrigardo ago superrigardi:
1 nenio blokis mian superrigardon al la suba deklivo ALö
2 la celo ja estas doni superrigardon pri Esperanto kiel studobjekto ILa
suprenrigardi levi la rigardon al io: li suprenrigardis al la ĉielo Z
ŝtelrigardi kaŝe rigardi: ŝtelrigarditaj libroj medicinaj KKa ŝi tre suspekteme ŝtelrigardis en lian ĉambron CRo
trarigardi rigardi ion de la komenco ĝis la fino: trarigardi muzeon se mi ricevos vian tradukon, mi volonte ĝin trarigardos kaj korektos Z mi trarigardis la buntajn tablojn de la libroservo ASt li fosis, priserĉis, esploris, kaj trarigardis en la valizo ĝis la lasta anguleto FDi (figurasence) la turmentata animo trarigardis spirite ĉiujn agojn de sia tera vivo Z