PIV · 15487
★temp/o
★temp/o
1 Φ Unu el la du necesaj universalaj kategorioj de la homa menso, en kiu ĝi ordigas la sinsekvajn fenomenojn, k kiu estas konceptata kiel senfine granda k senfine dividebla. ☞ daŭro, spaco.
2 💡 Norma sistemo de referencoj, laŭ kiu oni esprimas la antaŭecan, postecan aŭ dumecan rilaton de du fenomenoj: sidera tempo (Vd sidera); suna tempo aŭ vera suna tempo (bazita sur la ŝajna moviĝo de Suno en la ĉielo; ➞ sunhorloĝo); meza suna tempo (bazita sur la ŝajna moviĝo de fiktiva suno, kiu moviĝus la tutan jaron je unuforma rapido: de 0 h ĝis 24h, ekde tagmezo); civila tempo (mezo suna tempo plus 12 horoj: de 0 h ĝis 24 h, ekde noktomezo); monda tempo, universala tempo (mll: UT; la civila tempo de la meridiano de Grenviĉo); la loka tempo (civila tempo en iu loko); kalkuli la tempon per egalaj k etaj partumoj B; la tempo de unu fermita sistemo varias kun ĝia rapideco. ☞ tago, horzono.
3 👥 La tuto de la daŭro, rigardata kiel senĉese fluanta de ia komenca ĝis ia fina punkto: tempo k eterneco – alforĝitaj al si reciproke en la daŭro de unu momento! Z (de la memmortigo); konsolon tempo donas al la koro Z; tempo toleras, sed vero aperas Z; verŝajne vi estas sola, se la tempo ŝajnas al vi tiel longa? B; tempo estas mono Z.
4 Iu pli-malpli difinita peco de la pasanta daŭro, mezurita fragmento de la imagata senfina linio, laŭlonge de kiu viciĝas la okazaĵoj: la nuna, la pasinta, la estonta tempo; kiom da tempo vi restos en la urbo? B; li mortis antaŭ nelonga tempo Z; peco da tempo Z; ⚥ Ψ tempo de reago, Ⓚ tempo de reakcio. ☞ jaro, monato, tago, horo, minuto, sekundo.
5 Pli-malpli difinita parto de la daŭro, asociita kun la ideo de apartaj okazaĵoj aŭ cirkonstancoj: en la tempo de la franca Revolucio B; en la bona malnova tempo Z; ĉirkaŭ la rikolta tempo Z; malnova historio, kiun mi aŭdis el la tempo de mia propra avino Z; en tempo de malvarmo Z; venos tempo malfacila, kia ne ekzistis de tiu tempo, kiam aperis homoj, ĝis la nuna tempo X; oni povas en la unua tempo tute ne uzi la artikolon Z; tiam estis la tempo, kiam la cikonioj formigras Z; ŝi komprenis la lingvon de la birdoj depost tia tempo, kiam ŝi flugis Z; en ĉiu tempo amiko amas Z; de tempo al tempo la flamo ekflagradis Z; (kun emfaza pluralo) la de longe pasintaj tempoj ĉiam havas grandan ĉarmon por tiuj, al kiuj la novaj tempoj alportis nenion krom larmoj k doloro Z; la pli maljunaj plendas pri la malboniĝo de la tempoj Z; vinmakuloj el la tempoj de ŝia avo Z; la prahistoriaj, geologiaj tempoj. ☞ aĝo, epoko, periodo, sezono. ➞ geokronologio.
6 Momento aŭ difinita peco de la daŭro, destinita aŭ aparte konvena por ia ago, plenumo, afero ks: bona estas vorto en la ĝusta tempo Z; jam estas tempo iri domen Z, estas tempo por ĉio; estas tempo por plori k tempo por ridi X; estas jam tempo, ke ni ekiru; nun venis la tempo, kiam devis komenciĝi la vespermanĝo Z; sed pli aŭ malpli frue venos la tempo, k tiam […] Z; nun ne estas ankoraŭ la tempo por tio ĉi Z; la tempo de la venĝo Z; via tempo de puno ankaŭ iam venos! Z. ☞ oportuna.
7 Disponebla parto de la daŭro, difinebla al ia okupo ks: tio akaparas tutan mian tempon; donu al mi iom pli da tempo; ŝi havis apenaŭ sufiĉe da tempo, por apogi sur ĝi sian ombrelon B; regajni la kontraŭvole perditan tempon Z; nu, vi ne ŝparis vian tempon!; tio ne okupos multe da tempo Z; vi ankoraŭ havas la tempon kuri ĝis la butiko; mi ne havas tempon hodiaŭ B; el sia tempo du partojn li faris, el kiuj li pasigis la unuan dormante k la duan nenion farante.
8 👥 Tenso.
9 = pulso: muzikaĵo je du, je tri tempoj.
tempa
1 Rilata al la tempo: la tempaj maŝinoj; la tempa mezurado; tempa korekto en astronomia observo. ☞ kronologia.
2 Daŭranta nur parton de la tempo: tio ĉi estas nur tempa eraro, kiu pli aŭ malpli frue malaperos Z; tempa oficado, anstataŭado; tempaj posedaĵoj. ☞ provizora.
tempas (ntr) Estas tempo, por fari ion: tempas manĝi k trinki G; tempas diri al vi ion G.
tempeto. Mallonga tempo.
tempumi. Precize fiksi la daŭron de ago.
tempumilo Ⓣ Aparato aŭ parto de aparato, de sistemo, kiu funkcias aŭ ĉesas funkcii post difinita tempo: sontempumilo (uzata ekz. por regi kuirtempon). ☞ prokrastilo.
altempigi
1 (pp horloĝo) Fari, ke ĝi montru la ĝustan tempon.
2 (pp ago) Fari, ke ĝi okazu je la ĝusta, interkonsentita ks tempo: altempigi sian aperon sur la scenejo; altempigi sian respondon, ke ĝi alvenu antaŭ la kunveno.
antaŭtempa. Tia, ke ĝi okazas antaŭ la ĝusta aŭ kutima tempo: antaŭtempa akuŝo B; la sciigo pri lia edziĝo estas antaŭtempa.
antaŭtempe. Pli frue ol la normala tempo: antaŭtempe morti.
ĉiutempe. En ĉiu tempo, ĉiam.
detempe de. Ekde: li estas batalisto detempe de siaj plej junaj jaroj X.
dumtempa. Daŭranta aŭ okazonta nur dum difinita tempo: dumtempa edziĝo; dumtempe li estis mia disĉiplo. ☞ provizora.
duoniĝtempo ☐ La tempointervalo, dum kiu iu kvanto de radioaktiva substanco reduktiĝas al duono pro radioaktiva disiĝo.
fortempiĝi. Malvalidiĝi.
intertempo. Tempo inter du okazaĵoj: la intertempon inter du militoj oni nomas paco.
intertempe. Inter du menciitaj momentoj: revenu morgaŭ k intertempe mi estos konsiliĝinta kun mia kompaniulo.
portempa. Provizora.
posttempa. Tia, ke ĝi okazas post la ĝusta, kutima tempo.
pratempo. La komencaj tempoj de la homaro.
samtempa
2 Vivanta en la sama tempo: li estis samtempa kiel Mozarto.
samtempeco. Stato de du personoj, vivantaj en la sama tempo, aŭ de du procezoj aŭ fenomenoj, okazantaj en la sama tempo: la samtempeco de la Reformacio k de la Renesanco. ☞ izokroneco.
samtempulo. Homo, kies vivo estas samtempa kun la vivo de iu alia: Voltero k liaj samtempuloj kredis je la homa progreso.
siatempe
1 En tiu tempo, en la tempo responda al pasinta ago: la grandan miron, kun kiu mi rigardis siatempe tiujn heroojn Z; mi volis siatempe proponi komunan regulon Z; per poŝta karto mi siatempe respondis al vi je via letero Z; mia artikolo, presita siatempe en la plej gravaj gazetoj Z.
2 En la konvena, ĝusta tempo: tiam mi donos al via lando pluvon siatempe X; siatempe estas dirate al Izrael, kion faras Dio X; ĉio finfine venos siatempe.
unuatempa. Ekzistanta en la unuaj tempoj: la unuatempaj signetoj inter la partoj de l’ vortoj Z; ni ĝin uzas kiel necesan unuatempan rimedon Z; la unuatempaj malfaciloj.
alitempe. En iu alia tempo.
as-tempo. Prezenco.
ĝustatempa. Okazanta en la ĝusta tempo: en ĉiu momento, kiam plibonigoj montriĝos efektive necesaj k ĝustatempaj Z; vi devus nun amindumi mian mastrinon, ĝi estos tre ĝustatempa Z; ĝustatempa vorto estas granda forto Z; ĝustatempa kiel fromaĝo sur makaronioj.
ĝustatempe. En la ĝusta tempo: la mendoj ne estas plenumataj ĝustatempe Z; via letero venis tre ĝustatempe Z.
is-tempo. Preterito.
jartempo. Iu difinita parto de la jaro: ĝuste en ĉi tiu jartempo ni festis nian edziĝon Z; ĝi estas la plej bela jartempo en la montoj B. ☞ sezono.
lastatempe. En la plej proksima pasinta tempo: lastatempe li ŝajnas tute melankolia.
lernotempo. Tempo de lernado, studado.
libertempo. Tempo, dum kiu oni ne estas devigata labori: mi povis permesi al mi ĉiujare 5- aŭ 6-semajnan libertempon, por rebonigi mian sanon Z; mi ne scias, ĉu tiaj kursoj ekzistas nur dum libertempo, aŭ ĉu ili funkcias dum la tuta jaro Z; mi havos apartan ĉambron k du monatojn da libertempo Z. ☞ ferio.
limtempo. Tiu tempo, kiu finiĝas per antaŭfiksita limo: estas donita limtempo de unu jaro Z; vi devas fini la konstruaĵon en la difinita limtempo; la limtempo de valideco de tiu bileto estas du monatoj. ☞ templimo.
livertempo. La tempo necesa, por liveri varon.
longatempe. Dum longa tempo: post miaj longatempe pripensitaj klarigoj en la Antaŭparolo Z; al vi la longatempe izolita! Z; estis ankoraŭ longatempe senlumaj vintraj tagoj Z; tio estis tiel longatempe antaŭe Z.
nuntempo. La estanteco, nuneco.
nuntempa. Ekzistanta en la nuna tempo.
nuntempe. En la nuna tempo.
os-tempo. Futuro.
provotempo. Tempo de elprovado; staĝo.
realtempa 💻 Rilata al komputa sistemo, kiu reagas sufiĉe rapide al ŝanĝiĝantaj datenoj por influi la eksteran procezon, de kiu ili venas: realtempa simulado; realtempa forumo en komputila reto. ☞ interaga, tuja, tempopartiga, taskvica.
spactempo Φ Kunfandiĝo de la konceptoj de spaco k tempo, rigardata kiel ia kontinuaĵo kvardimensia, bazo de la Ejnŝtejna teorio.
verbotempo. Tenso.