PIV 2020 · 15268
★tag/o
★tag/o
1 🔭 Tiu tempopeco, kiu pasas dum unu plena rotacio de Tero ĉirkaŭ sia akso: astronomia, suna aŭ vera tago (inter du pasoj de Suno ĉe la sama meridiano, de tagmezo ĝis tagmezo, k varianta laŭ la jartempo); sidera tago (inter du meridianaj pasoj de la printempa punkto, ĉ. 4 min malpli longa, ol la suna); civila tago (de noktomezo ĝis noktomezo); religia tago (de unu sunsubiro ĝis la sekvanta); meza tago (kies daŭro estas la meznombro de la veraj tagoj); la jaro havas proks. 365 tagojn; la dudeka tago de Februaro estas la kvindek-unua tago de la jaro Z; li ne vivos pli, ol unu tagon Z. ☞ diurno.
2 Tempopeco, dum kiu Suno prilumas difinitan parton de Tero (inkluzive aŭ ne de la krepuskoj): estas tiel lume, preskaŭ kiel dum tago Z; leviĝi antaŭ la tago; estas jam hela tago; en vespero de tago Z; en luma tago Z; kiu ĉion formanĝis en tago, malsatos vespere Z; matenas, vesperas – k tago malaperas Z; la tago finiĝas; tagoj plilongiĝas; ni veturis du tagojn k unu nokton Z; (f) tio estas klara, kiel tago.
3 Tiu tempopeco, uzata kiel unuo de tempodivido, por difini daton ks: kiun tagon havas ni hodiaŭ?; li malbenis la tagon, en kiu li estis naskita Z; post ok tagoj de hodiaŭ; antaŭ tri tagoj mi vizitis vian kuzon Z; difini tagon por rendevuo; li revenis en la tago difinita; unu tagon (en nedifinita dato, antaŭa aŭ posta); ŝi unu tagon tiel perdis la orientiĝon, ke […] Z; unu tagon marrompiĝis ŝipo Z; unu belan tagon Z (en la estonteco); en kio konsistus la malfeliĉo, se en unu bela tago montriĝus, ke ne ekzistas jam plu nacioj? Z; de unu tago al la sekvanta; tio povas okazi en ĉiu tago; ne zorgu pri la morgaŭa tago N; morgaŭ estas la amata tago de mallaboruloj Z. ➞ tagdeko.
4 Tiu tempopeco kiel la dato de speciala evento: en la tago de Bazilo Egiptano Z; en la tago de sankta Neniamo Z; la unua tago de la jaro; preparata por la tago de milito Z; ne helpos riĉo en la tago de kolero X; la tago de la Eternulo X; la tago de la Lasta Juĝo.
5 Tiu tempopeco, rigardata rilate al la meteologio: estis malfrua sezono, la tagoj estis mallumaj Z; tago tagon sekvas, sed ne similas (pf); defluilo en pluva tago X; en varmega tago ni amas promeni en arbaro Z; ne laŭdu la tagon antaŭ vespero Z (pf); en la unuaj tagoj de printempo Z.
6 Tiu tempopeco, rigardata rilate al la uzo, kiun ni faras el ĝi: mi finos la tutan libron en kvar tagoj Z; Dio kreis la mondon en ses tagoj k ripozis la sepan, rakontas la Biblio; labori la sep tagojn de la semajno; trinku la medikamenton po du kuleroj en ĉiu tago; ĉi tiun tagon mi pasigis solece k malgaje; por ĉiu tago mi ricevas kvin frankojn Z; ne en unu tago elkreskis Kartago Z; tago festa – for aferoj! Z; lia tago pasadis en preĝado k studado Z; tiu grava tago restos por mi ĉiam memorinda Z; eĉ por plej terura tago venas vespero Z; sufiĉa por la tago estas ĝia propra malbono N (al ĉiu tago ĝia plago); bonan tagon!.
tagoj. Periodo de la homa vivo: liaj tagoj estu malmultaj! X; miaj tagoj forflugis pli facile, ol bobeno de teksisto X; en la tagoj de la mizero k de la elprovado Z; la tagoj en Bulonjo estos por ĉiam la plej gravaj tagoj en la historio de E. Z; plimultiĝos viaj tagoj X; li jam konis pli belajn tagojn; li preparas al si azilon por la tagoj de sia maljuneco; pasigi siajn tagojn en paco.
taga
1 Okazanta aŭ farata dum la tago: taga laboro, veturado.
2 Laboranta aŭ aganta dum la tago: tagaj birdoj; la taga skipo.
tage. Dum la tago: tage estas pli varme, ol nokte B; tie ŝiaj pensoj restis tage k nokte Z.
tagiĝi. Iĝi lume, en la komenco de la tago: kiam komencis tagiĝi Z; kial rapidi? Apenaŭ tagiĝas!; (f) subite komencis iom tagiĝi en lia animo Z.
tagiĝo. Tiu momento, kiam la lumo de la suno komencas aperi ĉe la horizonto: ne atendante la tagiĝon, ni forveturis en la sama nokto B; ĉe la tagiĝo Z; ĝis plena tagiĝo Z; tagiĝo radias en rond’ G.
tagdaŭra. Tia, ke ĝi daŭras la tutan tagon.
tagmezo
1 La mezo de la tago.
2 La momento markita de la 12a horo.
antaŭtagmezo. La daŭro antaŭ la 12a: tio estis Dimanĉa antaŭtagmezo Z; en tiu antaŭtagmezo devis okazi la enterigo Z.
ĉiutaga
1 Okazanta aŭ aperanta ĉiun tagon: mi ne povas resti tro longe sen ĉiutaga perlaborado Z; ĉiutaga gazeto B (➞ ĵurnalo).
2 Banala, ordinara: ni tiel alkutimiĝas al la mirindaĵoj, ke ni nomas ilin aferoj ĉiutagaj Z.
ĉiutageco. Eco de io ĉiutaga; banaleco: la griza ĉiutageco de la homa vivo.
laŭtage. Laŭ la taga laborado: pagata laŭtage (kontraste kun laŭpece, laŭmonate).
posttagmezo. La daŭro post la 12a: ĝi estis varmega posttagmezo Z; nur malfrue posttagmeze fariĝis silente Z; mi alvenos ĉirkaŭ la 3a posttagmeze Z.
supertago. Tago, aldonata en la superjaroj.
★unuataga. Okazanta en la unua tago.
bazartago. Tiu tago, en kiu regule okazas la urba aŭ vilaĝa bazaro.
fastotago X. Tago de fasto: la fastotago de la kvara monato X.
festotago. Tago de festo: elekti iun komunan festotagon por la E-istoj Z; li en festotagoj iris en la preĝejon Z; festotaga laboro estas sen valoro Z.
labortago. Tago, dum kiu oni kutime laboras, ne ripozas: ŝia tago de Dio, ŝia sabato, estis labortago de la Kristanoj Z. ☞ ferio.
majtago. La Unua de Majo.
plentago Z Tago 1.
ripoztago. Semajna tago, en kiu laboristo, komercisto aŭ oficisto regule ne laboras.