PIV 2026 · Artikolo 4414

ferio

Litero F

ferio libera tago, dum kiu oni rajtas ne labori: havi ferion okaze de la vizito de regnestro kiam komenciĝos viaj ferioj? la someraj ferioj la vintraj ferioj la lernejaj ferioj banka ferio en kiu la bankoj estas leĝe fermitaj ➞ festo, libertempo, ripoztago.
ferii ntr ĝui ferion aŭ feriojn.
ferianto iu, kiu ferias: la kornvala ĉeftero estas vere alloga celo por feriantoj GMc