PIV 2020 · 4434
★fest/i
★fest/i (tr) Honori per solenaĵo: festi sabaton Z, geedziĝon, jubileon, la okdekjaran datrevenon de ies naskiĝo Z; (abs) kun kiu vi festas, tia vi estas Z; tri fojojn festu al mi dum la jaro X. ☞ celebri, glori, soleni.
festo. Publikaj aŭ privataj ceremonioj k plezuroj por festi iun okazaĵon: festo de Kristnasko, de Budhonasko, de Pasko, de Pentekosto, de la Unua de Majo, de la 14a de Julio; edziĝa festo Z; intima festo; ĝojan feston! Z (deziresprimo); kies gasto mi estas, ties feston mi festas Z; ofta festo, malplena kesto Z; post la fasto venas festo Z; enmeti specialan feston por mia honoro Z; niaj kongresoj fariĝos konstanta festo de la homa frateco Z; profani nian feston per semado de malpaco Z.
festa. Rilata al festo: bala muziko bruis tra la festaj salonoj Z; tago festa, for aferoj! Z; festa manĝo, prezentado.
feste. En festa maniero: la satanoj sin feste ornamas Z; feste aranĝitaj tabloj Z.
festaĵo. Festa ceremonio: ĝi devas veni al ni amase, kiel al kurioza festaĵo Z.
festeco. Eco de festa afero, tago.
Kandelfesto ✞ Festo, memoriganta la prezentadon de Jesuo en la Templo (2an de Feb.).
memorfesto. Festo por memorigi ion aŭ iun.
nomfesto ✞ Tago, dediĉita al la sanktul(in)o, kies nomon oni portas: lia nomfesto estas en la tago de la sankta Antono Z.
Palmofesto ✞ La dimanĉo antaŭ Pasko.
taŭrfesto. Taŭrbatalo.
Tendofesto Z ב Festo en aŭtuno, kiam oni faras laŭbojn en la kortoj.