PIV · 2391
celebr/i
celebr/i Z (tr) Publike k laŭrite plenumi ceremonion kun ia religia karaktero: li celebris la solenan vesperon de la Paska festo Z; celebri edziĝan ceremonion; celebri la meson; la celebranto de la Diservo estis episkopo X.; en la nokto de celebrado de festo X; (vs) Plenumi ceremonion okaze de iu grava evento: celebri datrevenon. ☞ festi, soleni, ofici.