PIV · 14502
★solen/a
① ★solen/a
1 Farata laŭ ĉiuj sanktaj ritoj aŭ ĉiuj etiketaj reguloj: solena meso, ofero, ĵuro; mi plenumis mian solenan promeson X; solene eldiri la verdikton. ☞ ceremonia.
2 Aranĝata kun pompo, ĉar plena de graveco k atentindeco: la aranĝado de grandaj k solenaj kongresoj estas nepre necesa Z; la solena malferma parolado Z (de kongreso); solena procesio, aŭdienco; (f) solena okazo, averto; solene deklari ion. ☞ grandioza.
3 Serioze impresanta, efekte malrapida en sia movo aŭ ago: eksonis solena sankta kanto Z; solena muziko; solena paŝo, tono, vizaĝo; solena eniro de eminentuloj; (f) solena silento de katedralo. ☞ impona, majesta.
soleno
1 Solena ago, ceremonio aŭ festo: la edziĝa soleno estos en la nova preĝejo Z; melankolie gaja estas la karaktero de tiu vespera soleno Z.
2 ✞ Festo liturgie pli altranga ol normala: flagoj por la festa Kristnaska soleno.
soleni (tr) Celebri solene: ili solenis sian edziĝon Z; ili jam aŭdis, kia festo estas solenata Z; soleni ies venon Z.
solenado. Ago de iu, kiu solenas ion: la ĉiujara solenado de la Pasko Z.
solenaĵo. Ĉiu parto de soleno: la solenaĵoj de la kongreso Z.
soleneco. Eco de io solena: (en la kongreso devas esti) multe da soleneco, muziko, efektoj por la okuloj ktp Z; afekti solenecon.