← Reen al C

PIV 2020 · 2456

ceremoni¹o

ceremoni1o
La eksteraj formoj de religia aŭ civila solenaĵo: edziĝa, funebra ceremonio; la ceremonio de kronado; kortega ceremonio postulas maloportunecon Z; sen ceremonioj k sen funebraj formoj k parado Z. etiketo, liturgio, rito.
Eksteraj formoj, iomete ĝenaj, de ĝentileco en neintimaj rilatoj: ne farante pli ceremoniojn, li sidiĝis Z; li faris ceremoniojn kun la mamo de sia patrino, antaŭ ol suĉi ĝin Z; la diablo prenu ĉiujn ĉi malbenitajn ceremoniojn! Z.
ceremonia
Konforma al la ceremonio: ceremonia vesto, tono.
Ne intima: ceremonia vizito; pronomo de ĝentileco (pri infano) ŝajnas al ni ridinde ceremonia Z. afekta, formala.
ceremoniaro. La tuto de la ceremoniaj reguloj.
ceremoniema. Amanta la ceremoniojn.
ceremoniestro. Homo, kiu zorgas pri la plenumo de iu ceremonio: raportis la ĉefa ceremoniestro Z.
senceremonia. Simpla, senetiketa, senĝena, familiara: senceremonia vizito; tiuj vortoj estas simple senceremonia mensogado Z; mi esperas, ke vi ne koleros min pro mia senceremonia peto Z.
teceremonio. En Japanio, etiketa kunveno, en kiu gastoj k gastiganto komuniiĝas en la sobra estetiko de tepretigado k tetrinkado.