1 Moviĝanta kaj interpuŝiĝanta, konstante renoviĝanta kaj ŝanĝiĝanta amaso: en la aero dancis sennombraj kuloj, svarmo apud svarmo“; kaj ĉirkaŭ ŝi puŝis (sinuso) svarmo da virinoj“; homa svarmo? la gaja svarmo da multaj diverskolore flagitaj ŝipoj“ 3 svarmo da glitveturiloj flugis. en diversaj direktoj €; alvenis tuta svarmo da cignoj“; tien flugis la abelreĝino kun sia svarmo“. 2 (figurasence) Tre grandnombra amaso: oni ampleksas la sennombran svarmon de la steloj“; nekompetenta pri tiu svarmo da ĉiutagaj detalaĵoj“; svarmo da pensoj, da rememoroj. svarm'i (netransitiva) 1 Grandamase interpuŝe movetiĝi kaj skuetiĝi ĉiuflanken: sur la vasta palaca korto svarmis junuloj en uniformoj de universitataj studentoj“; la popolaj amasoj, svarmantaj sur la larĝaj trotuaroj“; multege da infanoj svarmis sur la stratoj; sur la maro svarmis ŝipetoj"; rajdantaro svarmis en polva nebuloB (K. Bein); centoj da formikoj svarmadis tien kaj reen, 2 (figurasence) Esti tre multnombra: svarmas gazeloj ĉiuspecaj” „ la malregulaĵoj svarmas en la naciaj lingvoj“; en la ĉielo svarmis la steloj = (preferinda formo); la rememoroj svarmas. svarmado. Agado de iuj svarmantaj: sur la vojo estis svarmado de homoj kaj bestoj. eksvarmi. Subite svarmi: elmontriĝis (el la fandita neĝo) verda placeto, kie tuj eksvarmis paseroj“; (analoge) kaj eksvarmos la Rivero per ranoj”. abelsvarmo. Grupo de abeloj, entenanta unu reĝinon kaj milojn da laborantinoj, kiuj forlasis troloĝatan abelujon. (sinonimo) esameno.