← Reen al R

PIV · 13514

ritm¹o

ritm1o
Regula alterno de fortaj k malfortaj elementoj en movado aŭ moviĝo: la ritmo de paŝado, de vibrado; ritmo de la korbatoj; rapideco de la kora ritmo.
Mezura movado de la versa k artaproza parolo, karakterizata de perioda sinsekvo de silaboj longaj k mallongaj, aŭ akcentitaj k senakcentaj: jamba, trokea, anapesta ritmo; lama ritmo de frazo.
𝅘𝅥𝅰 Tiu parto de la muziko, kiu koncernas la takton kontraste al la tonalto: la muzika ritmo rilatas al la pulsoj, silentoj, mezuroj ktp. kadenco.
ritma. Rilata al ritmo aŭ prezentanta ritmon: ritma akcento; ritma frazo; ritma gimnastiko.
ritmi (tr) Submeti al ritmo: ritmi sian penson; ritmitaj ĝemoj.
misritmo Neregula korbatado.
ritmofiguro. Lingvofiguro, koncernanta la ritmon de la frazo. anaforo, asindeto, kiasmo, paralelismo, polisindeto.