PIV 2020 · 15303
takt¹o
takt1o
1 𝅘𝅥𝅰 Nombro k valoro de pulsoj en mezuro: observi, bati la takton; takto de valso, de menueto; (f) = ritmo: promenadi laŭ la takto de tamburo Z; ĉu vi ne havas ideon pri takto, ke vi kantas kiel sovaĝuloj? Z.
3 Regula intermita bruo aŭ movo: oni aŭdis la eternan takton de la teksmaŝinoj; mia pulso en takto batas Z; ŝi kudris diligente, levante k mallevante la manon en harmonia takto kun la dudek manoj, kiuj (kudradis) ĉirkaŭ ŝi Z. ➞ taktobastono.
4 ⏚ Signalo, konsistanta el regula sinsekvo de impulsoj k uzata por samtempigi la operaciojn en cifereca cirkvito: la taktofrekvenco de komputilo. ☞ pulso.
5 (f) Kapablo sagace juĝi k konvene paroli aŭ agi konforme al la cirkonstancoj, montrante ĉiam ĝentilecon k delikatecon: en tiu malfacila okazo li montris grandan takton; dum en ĉiuj internaciaj kongresoj la neŭtraleco estas simple afero de takto, ĉe ni ĝi estas la ĉefa principo Z; 20% da takto valoras pli, ol 80% da pravo; agi kun granda takto k singardemo Z.
takta. Karakterizata de takto(j): takta marŝado; laŭ via mon’ mezuru vian veston, sed ĉio estu takta k konvena Z.
takte. Laŭ takto: takte balanci la kapon.
taktero. Tempo 9.
taktilo ⏚ Cirkvito, kiu produktas takton 4.
unutakta, dutakta, tritakta … Prezentanta du, tri… pulsojn en mezuro aŭ movociklo: tritakta valso; dutakta, kvartakta motoro.
laŭtakte. Laŭ la takto de: marŝi laŭtakte kun la orkestro; ŝia mano rapide leviĝadis k malleviĝadis kvazaŭ laŭtakte de ia febra kapturna penso Z.
sentakta
1 Ne havanta muzikan takton: sentakta paŝado.
2 Ne montranta delikatan ĝentilecon: sentaktaj personaj atakoj Z; mi estas preskaŭ kontenta de tiu sentakteco de s-ro C. Z.