PIV · 4803
frekvenc/o
frekvenc/o
1 Nombro de la periodoj, kiuj okazas en unu sekundo. ☞ herco.
angula frekvenco ☐ La produto de la frekvenco per la faktoro 2π; simb.: ω (pr. omega).
asignita frekvenco ☇ Tiu frekvenco, kiu prezentas la centron de la frekvencostrio, en kiu difinita sendado povas esti efektivigata.
natura frekvenco ☇ La plej malalta frekvenco resonanca de anteno, kiun oni trafas sen enigi iun kapacitancon aŭ induktancon en la cirkviton.
telegrafada frekvenco ☇ La rapido de transsendo de punktoj (aŭ egale longaj telegrafaĵaj elementoj), mezurata en baŭdoj: telegrafada frekvenco de kvar baŭdoj estas signalrapido, ĉe kiu ok ŝanĝoj de kurento (kvar pozitivaj k kvar negativaj) povas esti transsendataj en unu sekundo; la maksimuma telegrafada frekvenco, kiu estas ebla en donita telegrafa sistemo, mezuras ties kvaliton.
frekvenca. Rilata al frekvenco.
frekvenca distribuo Vd distribuo.
frekvenca ortangularo 📈 Grafika prezento de frekvenca distribuo konsistanta el aro da ortanguloj.
frekvenca plurlatero 📈 Grafika prezento de frekvenca distribuo, kiun oni ricevas, kiam la mezpunktoj de la supraj lateroj de la ortanguloj en frekvenca ortangularo estas kunligitaj per strekoj.
frekvencometro ⏚ ☇ Instrumento por mezuri la frekvencon de alterna kurento aŭ elektromagneta ondo: oni distingas absolutajn, heterodinajn k vibrajn frekvencometrojn.
altfrekvenco ☐ ☇ Altrapida oscilprocedo, kies frekvenco 1 situas inter 10 kHz k 300 GHz: tre malaltaj frekvencoj (10−30 kHz), malaltaj frekvencoj (30−300 kHz), mezfrekvencoj (300 kHz−3 MHz), altaj frekvencoj (3−30 MHz), tre altaj frekvencoj (30−300 MHz), ultrafrekvencoj (300 MHz − 3 GHz), hiperfrekvencoj (3−30 GHz), ekstremfrekvencoj (30−300 GHz); altfrekvenca alternkurento; altfrekvenca indukta sekigado.
aŭdfrekvenco ☇ Frekvenco inter 15 Hz k 20 000 Hz, el la spektro, kie troviĝas muzikaj k lingvaj sonoj.
interfrekvenco ☇ Frekvenco, produktata en superheterodina ricevilo per kombinado de la frekvenco de loka oscililo kun tiu de la envenaj ondoj.
limfrekvenco ☇ La limo de frekvenco de alterna kurento, kiun filtrilo aŭ lineo lasas trapasi sen signifa atenuiĝo aŭ, kontraŭe, praktike haltigas.
muzikfrekvenco = aŭdfrekvenco.
radiofrekvenco = altfrekvenco.
spegulfrekvenco ☇ En superheterodino, frekvenco de la nedezirata ondo, kies kombinado kun la loka oscililo rezultigas ankaŭ la interfrekvencon.