PIV · 5908
heterodin/o
heterodin/o ☇ Oscililo por suralmeti neamortiziĝantan ondon de malmulte diferenca frekvenco sur ricevata ondo, por krei per la interferadaj ŝveloj signalon, kies frekvenco ofte situas en la muzika zono: heterodina fenomeno (batiĝo pp radioricevilo).
superheterodino ☇ Riceva aparato, en kiu la osciloj, produktitaj de la alvenaj ondoj, estas kombinataj kun tiuj de loka oscililo, tiel ke estiĝas osciloj de intera frekvenco, kiuj estas amplifataj k tuj detektataj por la ricevado de la signalo.