PIV · 11490
oscil/i
oscil/i (ntr) ☐ Balanciĝi alterne en kontraŭaj direktoj ĉirkaŭ ekvilibra punkto: la oscilanta nadlo en kompaso; oscilanta elektra energio en cirkvito. ☞ balanci, luli, svingi, ŝanceli.
oscilo. Ĉiu el tiuj alternaj balanciĝoj: kalkuli la oscilojn de pendolo.
oscilado. Agado de korpo aŭ medio, kiu oscilas: ☇ altrudita oscilado (oscilado, kies frekvenco estas difinata de la genera sistemo), libera oscilado; torda oscilado (kiam pendigita drato aŭ fadeno, al kiu estas fiksita la pezilo, estas tordata).
oscililo ⏚ Aparato por produkti elektromagnetajn oscilojn: kvarca oscililo, loka oscililo.
oscilografo ☐ Aparato, servanta por videbligi aŭ registri elektrajn oscilojn: katoda, spegula oscilo.
osciloskopo ☐ Instrumento por observi sur ekrano la formon de laŭtempe ŝanĝiĝanta elektra signalo.