PIV · 1573
★balanc/i
★balanc/i (tr)
1 Movadi objekton per ritma onda movo, tiel ke ĝi alterne leviĝas k malleviĝas: knaboj, kiuj sin balancas sur tabulo B; balancante la korpon de l’ knabino sur la etenditaj brakoj, li levis la okulojn petege B; la kantoro prenis la libron k, kvazaŭ ĝi estus infano, li balancis ĝin en siaj brakoj Z; la pastroj balancadis la fumilojn Z; vento balancas la branĉojn. ☞ luli, ŝanceli.
2 Ritme movi membron aŭ kapon: ŝi nerve balancis la piedon; balanci la kapon laŭ la takto de la muziko Z; (por esprimi senton aŭ volon) li jese Z, reveme Z balancis la kapon; ili fajfas k balancas (moke) la kapon pri Jerusalem X; sed kiam ili parolis pri belaj vestoj k ornamoj, ŝi balancadis (riproĉe) la kapon Z. ☞ skui.
balancoj, balancado. Movoj de io balancata: la floroj faris balancojn per la kapoj Z, la plumoj de lia bireto moviĝadis pro la aristokrata balancado de la kapo Z; balancado de la brakoj dum la marŝo.
balanciĝi. Esti balancata: balanciĝi tien k reen Z; la virineto de maro sidis sur la akvo k balanciĝis supren k malsupren Z; la ŝipo balanciĝis sur la maro Z; de ĉiuj flankoj flugis grandaj balanciĝantaj amasoj Z (da cikonioj); pesilo balanciĝas ĉirkaŭ la ekvilibra pozicio. ☞ danci, oscili, ŝvebi.
balanciĝo Ⓣ Nereguligebla oscila movado laŭ trajektorio, kies grandeco restas proks. konstanta: balanciĝo de boato, kaleŝo, aviadilo.
balancilo
2 Pendolo.
3 Balanciero.