← Reen al B

PIV 2020 · 1708

baskul⁹o

baskul9o
Aparato, konsistanta esence el trabo, stango ks, de kiu unu ekstremaĵo leviĝas, kiam oni plipezigas la duan per surmeto de ia maso aŭ per ago de ia forto: baskulfenestro, baskulponto, baskulputo, baskulŝaltilo.
Longa tabulo metita sur ŝtipo, tiel ke personoj po unu ĉe ĉiu ekstremaĵo povas alterne leviĝi k malleviĝi: baskulludo. balancilo.
🚐 En eksplodmotoro, levilo servanta por fermi k malfermi la valvojn.
💻 Elektronika cirkvito, mekanismo aŭ variablo, ŝaltebla inter du statoj: majuskla baskulo de tajpilo; baskula variablo. flago, reĝimklavo.
baskuli (ntr) Moviĝi tiamaniere.
baskuligi. Movi tiamaniere.