PIV 2020 · 7857
★klav/o
★klav/o
1 Prem- aŭ tuŝ-butono ĝenerale plata k pluropa: registra klavo (por ekigi registradon), eliga klavo (por eligi ekz. kasedon el magnetofono).
2 Unu el la butonoj en klavaro de tajpilo aŭ komputilo: eniga klavo (por signi, ke enigaĵo estas preta); sagoklavo (por movi la tajpomontrilon); majuskla klavo; retropaŝa klavo; forviŝa klavo; senpaŝa, morta klavo (por modifi la sekvontan signon); regoklavo; makroklavo; klavpremo. ☞ bremso.
4 Plateto, kiun oni premas por produkti sonojn per muzikilo: blankaj, nigraj klavoj de piano; ŝiaj fingroj konfuziĝadis sur la klavoj Z; ekfrapi unu klavon Z; (f) ne trafi la ĝustan klavon (maltrafi). ➞ klapo.
klavaro. Aro de klavoj por funkciigi aparaton: klavaro de orgeno, de komputilo; nombra subklavaro.
makroklavo 💻 Klavo, al kiu uzanto de komputilo povas atribui sinsekvon de klavopremoj por poste uzi ĝin kiel mallongigon.
reĝimklavo. Klavo 2, kiu ŝanĝas la efikon aŭ signifon de aliaj klavoj: baskula reĝimklavo (kiu post unufoja premo efikas al sekvaj klavopremoj, ĝis oni premas ĝin denove); momenta reĝimklavo (kiu efikas, nur dum ĝi estas premata). ☞ baskulo.