← Reen al B

PIV 2020 · 2184

brems⁵o

brems5o
Mekanika aŭ elektra aparato por malakceli, reguligi aŭ haltigi la moviĝon de veturilo aŭ la funkciadon de maŝino: radprema, naboprema bremso de biciklo; aerodinamika bremso ( postklapo de alo aŭ de fuzelaĝo, kiun oni metas perpendikle al la vento); diferenciala bremso de aŭto; dinamometra bremso (mekanismo por mezuri la turnomomanton k la povumon de maŝino); aerbremso por trajno; bremsogarnaĵo, bremsokablo, bremsopedalo, bremsostango.
💻 Klavo, per kiu la uzanto petas interrompon de la funkciado de komputila programo. interrompo.
bremsa. Rilata al bremso aŭ bremsado: bremsa forto, bremsa povo.
bremsi (tr)
Malrapidigi aŭ haltigi per bremso: ĝisbloke bremsi; progresiva bremsado.
(f) Moderigi, reteni: mi devis bremsi tiun junulan riskemon; tiuj mispaŝoj bremsas nian propagandon. bridi.
bendobremso. Bremso funkcianta perfrote per bendo, kiun oni premas kontraŭ la radrondon.
manbremso 🚐 Helpa bremso, kiun oni manovras mane: streĉi, malstreĉi la manbremson.
servobremso 🚐 Helpa mekanismo, kiu obligas la premon de la stiranto sur la bremson.
ŝubremso. Bremso, funkcianta pere de bloko (ŝuo), kiu premiĝas kontraŭ la radrondo.