PIV · 13324
relajs/o
relajs/o Ⓣ Aparato, kiu ricevas malfortan efikon k kiu siavice resendas la saman aŭ similan efikon fortigitan, aŭ kiu resendas diferencan efikon deziritan; la efikoj ricevataj k elsendataj povas esti mekanikaj movoj, elektraj kurentoj, pulso de lumo ktp: telefona relajso; diferenciala relajso; relajso kun movebla bobeno; relajsostacio (de televido), relajsobremso, relajsodirektiloj, relajsomotoro (servomotoro). ☞ kuplado, kibernetiko, memreganta.
termorelajso ⏚ Relajso, sensiva al variado de temperaturo.