← Reen al R

PIV · 13325

relativ²a

relativ2a
Rigardata ne en si mem, sed nur kompare kun aliaj similaj; havanta ne absolutan, sed nur kondiĉan ekziston: la ciferoj de la vivkosto estas relativaj, ĉar por ilin ĝuste taksi, oni bezonas disponi la ciferojn de la salajroj; ŝi estas tre bela laŭ mi, sed beleco estas io relativa; ĝi estis relativa sukceso; relative via noto ne estas malbona.
= rilativa.
relative. En relativa grado, kvanto, eco.
relativeco. Eco de io relativa: teorio de la relativeco (teorio de Ejnŝtejno, bazita sur la neebleco mezuri la absolutan moviĝon tra la spaco).
relativismo Φ Doktrino, laŭ kiu ĉiu scio estas relativa; t.e. neniam la aĵoj en si mem povas esti konataj de la homo, sed nur la rilatoj inter tiuj aĵoj. pozitivismo.