PIV · 13479
rilativ/o
rilativ/o Λ Vorto, kiu anstataŭas alian vorton (subst-on aŭ pron-on) de la ĉefpropozicio, aŭ eĉ la tutan ideon de tiu prop., k samtempe kunligas al tiu ĉefprop. la subprop-on, kiun ĝi enkondukas: «kiu, kio, kia» estas rilativoj.
rilativa
1 Havanta la rolon de rilativo: rilativa pronomo, adjektivo, adverbo.
2 Enkondukita de rilativo: rilativa propozicio.