← Reen al P

PIV · 12646

pozitiv¹a

pozitiv1a
Esprimanta aŭ koncernanta jeson, akcepton, permeson: pozitiva respondo; pozitiva voĉo (ĉe baloto); pozitiva propozicio (en gramatiko, logiko); ni povas respondi tiun ĉi demandon tute pozitive Z; la loko de mia konstanta loĝado ne estas ankoraŭ pozitive decidita Z.
Reala, praktike efektiviĝanta: tio estas almenaŭ pozitivaj rezultoj; senreligieco donas al la homo neniun pozitivan apogon Z; fari pozitivan kritikon al la projekto Z (t.e. proponi plibonigojn); pozitivaj pruvoj de senkulpeco; kredo, kiu prezentus efektivan k pozitivan ligilon inter ĉiuj (homoj) Z.
Bazita nur sur faktoj, esploritaj per eksperimentado: pozitivaj sciencoj; la pozitiva filozofio.
💡 Montranta la ĉeeston de priserĉata elemento aŭ efiko: pozitiva reakcio, testo; seropozitiva (je iu mikrobo), HIV-pozitiva (seropozitiva je HIV).
(pp nombro) Pli granda ol nulo (> 0): pozitiva funkcio (kies valoroj ĉiuj estas pozitivaj); pozitiva dulineara formo (simetria dulineara formo b kun la eco, ke b(x,x) estas pozitiva por ĉiuj x ≠ 0).
Apartenanta al la speco de elektro, produktata per interfrotado de vitro k silkopeco: pozitiva poluso de pilo; korpo estas pozitive elektrita, se ĝi suferis perdon de elektronoj. negativa.
(pp poluso de magneto) Direktiĝanta al nordo.
🔭 (pp poluso de Tero) Norda.
📷 Karakterizanta bildon, kies nigraĵoj k blankaĵoj resp. respondas al tiuj de la reproduktita bildo.
pozitivo
Λ Nula ŝtupo de komparacio, kiu asertas simple la econ, sen ia komparo. komparativo, superlativo.
📷 Bildo, kopio pozitiva.
pozitivismo Φ Doktrino, kiu rezignas pri metafiziko k okupiĝas nur pri la fenomenoj.
pozitivisto. Adepto de pozitivismo.