← Reen al P

PIV · 12552

★polus/o

polus/o
🔭 Ĉiu el la du punktoj de la ĉielo, ĉirkaŭ kiuj la steloj ŝajne rondiras k kiuj estas la plilongiĝo de la terakso ĝis la ĉiela pseŭdosfero. Sin. ĉiela poluso.
Sekcopunkto inter sfero k ties akso.
🌄 Ĉiu el la du punktoj, kie la terakso trafas la tersurfacon: la geografia poluso; norda, suda poluso; (analoge) la magneta poluso (kiun indikas kompaso); (f) lia gloro flugados de unu poluso ĝis alia Z.
Punktforma fonto de elektra aŭ magneta kampo: poluso de magneto, de pilo; interpolusa tensio.
Punkto, kie funkcio alprenas nefinian valoron.
(pp koniko k rekto) La punkto, kies polajro rilate la konikon estas la rekto.
Origino de polusa koordinatsistemo.
(f) Punkto, ĉirkaŭ kiu organiziĝas aferoj: la polusoj de ekonomia organizado.
ĉiela poluso 🔭 Poluso 1.
polusa. Rilata al poluso(j): polusa ekspedicio; polusa klimato; 🔭 polusa stelo (stelo, α Ursae minoris, en la konstelacio Malgranda Ursino, nun ĉ. 1° distanca de la ĉiela nordpoluso); polusa aro de funkcio; polusa akso (duonrekto, eliranta de la poluso en polusa koordinatsistemo); polusa koordinatsistemo (koordinatsistemo, kie oni indikas la situon de punkto per ĝia distanco al la poluso k ĝia angulo al la polusa akso).
ĉirkaŭpolusa. Okazanta ĉirkaŭ la teraj polusoj: ĉirkaŭpolusa navigado.
dupolusa. Havanta du polusojn.
dupoluso
Limeso de paro da kontraŭaj ŝargoj, alproksimiĝantaj k fortiĝantaj tiel, ke la produto de ŝargo k distanco restas konstanta.
Praktika aparato elektroteknika, aŭ ankaŭ praktika aŭ teoria parto de cirkvito, havanta du ekstremaĵojn (klemojn), ĉe kiuj oni enigas ĝin en cirkviton.
Anteno, konsistanta el du simetriaj partoj k konektita en ĝia centro.
kvarpoluso
Limeso de paro da dupolusoj kun kontraŭaj momantoj, alproksimiĝantaj k fortiĝantaj tiel, ke la produto de dupolusa momanto k distanco restas konstanta.
Teoria aŭ praktika parto de cirkvito, aŭ praktika aparato elektroteknika, havanta kvar ekstremaĵojn (klemojn), du ĉe la enira flanko k du ĉe la elira flanko: ekzistas speciala teorio pri kvarpoluso.
transpolusa. Okazanta trans unu terpoluso: transpolusa aerlinio.