← Reen al I

PIV · 6690

invers⁴a

invers4a. Estanta en mala, kontraŭa pozicio aŭ direkto rilate al alia: la antipodoj estas rilate al ni en inversa pozicio; la gvidisto, erarinte pri la vojo, returniris en inversa direkto; inversa bildo; inversa rilato (rilato inter du kvantoj, el kiuj unu pligrandiĝas laŭ la mezuro, kiel la alia malpligrandiĝas); la korpoj sin altiras laŭ inversa rilato de la kvadrato de sia distanco; inversa operacio (alia operacio tia, ke ambaŭ operacioj kune nenion ŝanĝas).
inverse. En inversa maniero: la akvo spegulas inverse la objektojn; movi piŝton de supre malsupren k inverse. returne.
inverso
Io inversa.
a) (pp bildigo f) Bildigo g tia, ke la kunligaĵoj fg k gƒ estas identoj. b) (pp nombro aŭ elemento de grupo, rilate al donita elemento a) La elemento b, kiu plenumas la ekvaciojn ab = ba = 1.
= reverso.
inversigi. Meti en inversan pozicion aŭ direkton: inversigi bildon, elektran fluon, la rolojn. renversi.
inversigo. Ŝanĝo de movdirekto en la inversa direkto.
inversigebla. Tia, ke ĝi povas esti inversigata: inversigebla vorto (tia, ke ties literoj, legataj en la inversa direkto, liveras la saman vorton, ekz. Laval, oro ktp). en ringo la inversigeblaj elementoj estas la divizoroj de la unuo.
inversigilo Komutilo, servanta por inversigi la konektajn ekstremaĵojn de unu parto de cirkvito.
inversigilo de iro Grupo de interrompiloj k ŝaltiloj por ŝanĝi la internajn konektojn, k tiel inversigi la direkton de l’ movo de maŝino.
inversigilo de poluso Mekanika aŭ elektra organo por konstantigi la polusecon ĉe la klemoj de generatoro.
neinversigebla. Tia, ke ĝi ne povas esti inversigata: neinversigebla tendenco; la neinversigebla fluo de la historio.