PIV · 13366
★renvers/i
★renvers/i (tr)
1 Transmeti la supran parton de objekto tien, kie estis la malsupra: li renversis la vinbotelon, por ĝui ĝis la lasta guto; la konstruaĵoj anstataŭ tegmento havis sur si renversitan boaton Z; replugita kampo, kie la verdaĵo elvidiĝas el la renversitaj terpecoj Z; renversita kolo de botelo kun korko malsupre Z; ne renversu! (surskribo sur kesto, pakaĵo ks). ☞ inversigi, reversi.
2 Per rapida movo aŭ puŝo faligi iun aŭ ion starantan: renversi glason, inkujon; forkurante li renversis la seĝojn; li estis renversita de aŭtomobilo; la kesto de la pupoj kuŝis renversite Z.
3 (f) Ruinigi, detrui: ili renversas la plej fundamentajn principojn Z; tio ĉi renversas tre vastiĝintan opinion; li volonte konsentus renversi la tutan ŝtaton por la bono de l’ kamparanoj B; mi renversos la tutan mondon – venu, kiu volas! Z. ☞ perturbi, konfuzegi.
renverso. Ago de tiu, kiu renversas: vi pagos por ĉiu renverso de glaso; tio ĉi estis plena renverso de la situacio.
renversema. Tia, ke renverso estas celata: renversemaj manovroj politikaj.
★renversiĝi. Iĝi renversita:
1 sub la ventego la ŝipo renversiĝis;
2 la tablo staras malrekte k kredeble baldaŭ renversiĝos Z; unu rado rompiĝis k la kaleŝo renversiĝis; oni ne devas atendi, ĝis la domo renversiĝus Z;
3 la malvirtuloj renversiĝos k malaperos X; post mia malapero renversiĝu la tero! Z.