← Reen al P

PIV · 12096

perturb/i

perturb/i (tr) Kaŭzi malordon: perturbita digestado, televida ricevado.
perturbo
Malordo en la korpo aŭ en la psiko, ĝenanta ties normalan funkciadon: perturbo en la sanga cirkulado.
Malordo en la funkciado de ekosistemo pro ekz. poluado, senarbarigo, incendio.
Malordo aŭ nefunkciado de maŝino, aparato, elektra cirkvito ks.
Rompo de la reguleco ĉe fenomeno: maraj, akvaj, atmosferaj perturboj (neregulaĵoj en la ondiĝo aŭ fluado), rotaciaj perturboj de planedo.
Interrompo en radioaŭskultado, kaŭzita de eksteraj fenomenoj: parazita perturbo (kaŭzita de la funkciado de elektraj maŝinoj ktp). atmosferaĵoj, intermikso, ĵami.
perturbiĝi. Havi perturbojn.
perturbografo Aparato por mezuri la amplitudon k daŭron de perturbo en elektra reto.
senperturbigi Forigi perturbojn en aparatoj, konduktlineoj ks.
glutperturbo Ĝeno en la glutado, kaŭzita de ezofaga lezo.
stomakperturbo Simptoma komplekso, karakterizata de stomak-intestaj ĝenoj, kun aŭ sen febro, kaŭzitaj aŭ de infektoj, aŭ de toksiĝo.