PIV · 10351
★miks/i
★miks/i (tr)
1 Intermeti senorde diversajn objektojn aŭ substancojn, tiel ke iliaj eroj aŭ pecoj ne plu estas facile apartigeblaj: miksi la kartojn Z (antaŭ ludo); mian trinkaĵon mi miksis kun larmoj X; rivero, kiu kuras miksi sian akvon kun la akvo de Rejno Z; vi vidis feron miksitan kun potargilo X; (analoge) miksi la rasojn (➞ kruci); ili sin miksis en la bruantan amason; oni ne miksu la oficirojn kun la suboficiroj; (f) Dio miksis la lingvojn de la homoj Z.
2 Prepari por uzado, enmetante, laŭ difinitaj proporcioj, diversajn substancojn egale diserigotajn: miksi farunon kun oleo Z; miksi kelkajn specojn de teo, de tabako; miksi akvon kun vino; li la venenon miksis por ni ĉiuj Z; (ĉe la antikvuloj, prepari la vinon por trinkado) en la pokalo, kiun ŝi miksis, miksu al ŝi duoblon N (☞ verŝi). ☞ kombini.
3 (f) Kunigi intime en sia psiko du diversajn aferojn, sentojn ks: miksi la utilan kun la agrabla; vi, miksinte ŝercon kun seriozaĵo Z; pia sento de agrableco miksita kun virina scivoleco Z.
4 (f) Preni unu objekton por alia, ne kapabli ilin distingi: mi ne miksos preĝejan turon kun lanterna kolono Z; miksi la signifon de du vortoj Z; ili estas tiel similaj, ke oni ofte miksas ilin B; «Homaranismo» (ne miksu kun «kosmopolitismo») Z. ☞ interŝanĝi, konfuzi.
sin miksi. Interveni en aferon, kiu estas ne propra: mi ne povas miksi min en la aferon Z; zorgu vian metion, k ne miksu vin en alian Z; mi tute ne volas min miksi en la kondukado de tiu afero B; ne miksu vin en nian konversacion.
miksa. Miksita. ☞ ge, bunta. Rim. La rad. miks estas uzata pref-e por esprimi miksitecon: miksamaso Z, miksbanejo, miksbatalo, miksdevena Z, mikskoloraj ĉapoj Z, mikskonsista Z, miksopoto, miksrasa, miksospeca Z, miksforma mondo Z, miksedziĝo ktp.
mikso, miksado. Ago de tiu, kiu miksas: zorga miksado de la teoj, de ingrediencoj; nu! ŝi diris kun miksado de cinikismo k naiveco.
miksaĵo. Io konsistanta el miksitaj substancoj, objektoj: miksaĵo el bombonoj; la vestoj de la virinoj […] konsistis videble el miksaĵo de modoj de diversaj tempoj Z; ha, kia senorda miksaĵo tio estis! Z; stranga miksaĵo el legendoj, preĝoj k kantoj Z; ni evitu Babilonan miksaĵon de dialektoj Z.
miksebla. Tia, ke oni povas ĝin miksi kun aliaj aĵoj: tiuj du teoj ne estas mikseblaj.
miksiĝi. Iĝi miksita: ĉe ĉiu leviĝo de la ŝipo, la objektoj denove miksiĝus inter si Z; via vino miksiĝis kun akvo X; oleo ne miksiĝas kun akvo; odoro de fumo miksiĝis kun parfumo de rozoj; ridoj miksiĝis kun larmoj. ☞ interplektiĝi, kunfandiĝi.
miksilo. Aparato por miksi: miksilo por kokteloj.
miksita. Konsistanta el diversaj intermetitaj elementoj: miksita societo; tio estos regno de miksita konsisto X; miksita salato, glaciaĵo; miksita dieto Z.
almiksi. Aligi per miksado: 🍴 almiksu sukerpulvoron al la pasto.
dismiksi. Disfluigi per miksado: 🍴 dismiksu du kulerojn da faruno en la saŭcon.
enmiksi sin, enmiksiĝi. Sin miksi: vi ne havas la rajton enmiksi vin en nian aferon Z; la infanoj enmiksis sin en la paroladon Z; precipe se en la aferon enmiksiĝas virino! Z.
enmiksiĝo. Ago de tiu, kiu enmiksas sin: kovri la malsaĝaĵon (de la bopatrino) per sprita enmiksiĝo Z; antaŭ ol la registaroj trovos la demandon de L. I. inda je ilia enmiksiĝo Z; (f) kiom grandegan faciligon donas al la lingvo la enmiksiĝo de konscia arto Z; la afero iras tre bone tute sen mia enmiksiĝado Z.
intermiksi
1 Miksi unu kun alia k reciproke: la homo k la diablo intermiksas sian sangon Z.
2 Senorde, konfuzmaniere miksi: niaj amikoj tute erare intermiksis tiujn ĉi du projektojn Z; oni ne devas intermiksi la ambaŭ vortojn Z; li aŭdis la multajn intermiksitajn k tre laŭtajn voĉojn Z.
intermiksiĝi. Miksiĝi reciproke: la bildoj mirinde intermiksiĝis (en ŝia spirito) Z.
intermikso
1 Ago intermiksi: la naturo fiziologie favoras intermikson de la gentoj Z; konstanta intermiksiĝado de la popoloj Z.
2 ☇ Ĝeno en ricevado, kaŭzata de apuda stacio, kies frekvenco estas sama aŭ tro proksima al tiu de la aŭskultata stacio. ☞ perturbo 5.
kunmiksitaĵo. Ingredienco: la supo bezonas neniajn aliajn kunmiksitaĵojn Z.
malmiksi. Apartigi la miksitajn erojn: kelkaj likvoj miksiĝas ĉe alta temperaturo k malmiksiĝas ĉe malvarmiĝo.
senmiksa. Pura je ĉia enmiksaĵo.
batmiksi. 🍴 Miksi, forte skuante per forketo aŭ analoga ilo: oni batmiksas ovojn por fari omleton, dum, por fari ŝaŭmovaĵon, oni kirlas ilin.
betonmiksilo. Transportebla maŝino, en kies kuvo oni mekanike miksas la materialojn por fari betonon (cementon, sablon, ŝtonetojn k akvon).
fuŝmiksi. Miksi kun pli malmultekosta substanco, por malaltigi la vendoprezon: fuŝmiksi lakton per akvo.
pistomiksi (tr) Kune pisti du aŭ plurajn substancojn, por ilin miksi.
vinmiksaĵo 🍴 Produkto el malsamaj vinoj, mostoj aŭ vinberoj kune, ekz. el diversaj regionoj aŭ vitejoj, aŭ el blankaj k ruĝaj vinberoj.