← Reen al F

PIV 2020 · 4293

★fand/i

fand/i (tr)
Likvigi per varmo solidan substancon: fandi neĝon, buteron, vakson, ercon, vitron, metalon; la oro havas lokon, kie oni ĝin fandas X.
Produkti (objekton) per fandado de kruda materialo en formujon: kvin stanaj soldatoj, kiujn oni fandis el la sama kulero Z; fandi idolon X; diojn fanditajn ne faru al vi X; la fandita bovido X; ĉu vi povas etendi kun li la ĉielon firman, kiel fandita spegulo? X; la galoŝoj estas por mi laŭmezuraj kvazaŭ fanditaj sur mia piedo! Z. muldi, verŝi.
(f) Moligi: kio povus fandi ŝian koron?.
fando, fandado
Transformiĝo de io fandata: la fando de plumbo postulas malmultan varmon.  fandopunkto.
Produktado de io fandita: la fandado de sonorilo.  fandrestaĵo.
fanda. Rilata al fando: fanda forno Z; fanda fero Z.
fandaĵo Rezistilo el facile fandebla materialo, serie enmetita en cirkviton, kiu fandas pro troa kurento k sekve sekurigas la instalaĵon per haltigo de la kurento: fandaĵportilo.
fandebla. Tia ke ĝi povas esti fandata.
fandejo. Loko, kie oni fandas metalon ktp.
fandigi. Ordoni ke iu fandu ion: la reĝo fandigis ilin (vazojn) en argila tero X.
fandiĝi
Likviĝi pro varmo: kiel fandiĝas arĝento en la forno X; fandiĝanta kandelo; kiam la suno fariĝis pli varma, la manao fandiĝadis X; (f) ŝiaj okuloj kovriĝis per vitreca vualo, kiu tamen ne fandiĝis en formo de larmoj Z. degeli, solviĝi.
(f) Moliĝi, malfortiĝi, malhardiĝi: sovaĝa besto fandiĝus de kompato! Z; ŝia fiereco fandiĝis en la humiliĝoj Z; kiam el la kuirejoj venis al mi la bone konataj odoroj, mia animo fandiĝis Z; la koro en li fandiĝas Z.
(f) Malaperi en ian konfuzon: ĉio fandiĝis en pala krepusko; la nuboj fandiĝas kun la horizonto; fandiĝantaj (harmonie intermiksitaj) koloroj. forflui, perdiĝi.
fandisto. Tiu, kiu metie fandadas: k la skulptisto kuraĝigas la fandiston X.
fanditaĵo
Maso el fandita substanco.
Objekto produktita per fandado: tiuj, kiuj diras al fanditaĵoj: vi estas niaj dioj! X.
fandujo. Vazo, aŭ parto de forno, kiu entenas la fandiĝantan mason: tera Z, elektra fandujo; fandujo estas por arĝento X. formo, krisolo.
disfandi. Malaperigi, transformi per fandado: la lanterno devos migri al la fandisto, por ke li ĝin disfandu Z; (f) lumaj radioj disfandis la rigidecon de ŝiaj trajtoj Z.
elfandi. Fandi 2: elfandi kanonon, statueton; la sonorilo estis servonta por la elfando de honora monumento Z.
forfandi. Malaperigi, detrui la formon de objekto, fandante ĝin: forfandi oran manĝilaron por fabriki monon; (f) ŝia rigardo forfandis la antaŭjuĝojn de la nobelaro Z; la tempo forfandos tiun glacian indiferentecon.
kunfandi. Miksi per fandado: (f) pli aŭ malpli frue la ideoj de la E-ismo k pacifismo kunfandiĝos Z; kunfandiĝo de nacioj en pli larĝan unuon; kunfandi listojn, komputilajn dosierojn (kombini plurajn ordigitajn listojn en unu ordigitan liston). alojo, sintezi.
kunfandiĝi. Iĝi kunfanditaj (pf).
superfandiĝo Fenomeno, per kiu substanco restas akcidente likva je temperaturo malsupera al ĝia fandopunkto.
transfandi. Per fandado kun alia substanco (ekz. sodo), transformi malfacile solveblan substancon en solveblan.
tipfandisto 📖 Fandisto de presaj tipoj.