PIV 2020 · 3401
drat⁸o
drat8o Ⓣ Tre maldika, longa k fleksebla vergo el metalo aŭ alia materialo, ĝenerale rondsekca: fera, kupra, plasta, elektromagneta Z drato; armita drato (drato, ŝirmita per metala tubo, por elektroteknika instalado); la drato, per kiu ili (la pupoj) estis kondukataj Z. Sin. fadeno 2. ☞ fibro, filamento.
drati (tr) Garni, provizi per drato.
dratego. Drata kablo 1.
dratigilo. Maŝino por dratigi.
unudrata, dudrata, tridrata …
plurdrata. Havanta unu, du, tri … plurajn dratojn: unudrata, dudrata, tridrata elektra kablo; tridrata anteno, lineo.
aksodrato Ⓣ Arĝentana drato, kun tre preciza diametro, el kiu oni faras aksojn en pianomekaniko.
fandodrato ⏚ Fandaĵo.
ordrato. Drato el oro, por brodaĵoj.
pikdrato. Drato, garnita per pikiloj k uzata por bariloj: koncentrejo, ĉirkaŭita de pikdratoj.
tirdrato ⏚ Drato, servanta por tiri k loki la konduktilojn de alttensia lineo.
veldodrato. Metala drato, tegita aŭ ne, kiun oni fandas en la veldatan junton.