← Reen al F

PIV 2020 · 4451

★fibr/o

fibr/o
Filamento aŭ filamenta ĉelo, kiu en laŭlonga kunmeto kun samspecaj fibroj konsistigas iujn histojn de animaloj k vegetaĵoj: la kolagenaj fibroj k la elastaj fibroj en la interstica substanco de la kuniga histo donas al ĝi rezistecon k flekseblecon; muskola fibro (ĉelo kun glataj fibretoj, t.e. glata fibro; aŭ sincitio kun fibretoj formitaj el diskoj alterne helaj k malhelaj, t.e. stria fibro); nerva fibro (aksono de neŭrono, ĉirkaŭita de ingo kun aŭ sen mjelino); lignon oni devas segi transverse al la fibroj; fibroj de silka fadeno; (f) ekkoni ĉiujn fibrojn de la homa koro; kontraŭ tiu ĉi mensoga kulpigo ni protestas per ĉiuj fibroj de nia koro! Z.
Analoga elemento de iuj mineraloj: asbesto konsistas el blankaj fibroj.
Samforma artefarita produkto: nilonafibro; vitra fibro (fibro el vitro, uzata por doma izolado k por armaturi plastaĵojn); optika fibro (fibro el vitro, plasto, silico ks, uzata por transsendi bitigitajn informojn per lumo).
Malbildo de punkto.
fibra. Konsistanta el, rilata al fibro: fibra viando, fibra spaco.
fibreto
Eta fibro.
Longa elemento, glata aŭ striita, de la muskolaj fibroj: la fibretoj estas la efikantoj de la kuntiriĝo. Sin. muskolfibreto.
fibriĝi. Iĝi tia, ke la fibroj apartiĝas el la tuto.
fibrino Z Filamenta proteino, blanketa k elasta, kiu solidiĝas ĉe spontana koaguliĝo de sango, limfo k iaj eksudaĵoj. sero.
fibrinogeno Solvebla proteino, sintezata en la hepato, cirkulanta en la sangoplasmo k transformiĝanta en fibrinon okaze de koaguliĝo.
fibromo Tumoro el fibra histo, t.e. el faskoj de kuniga histo kune kun ĉeloj de konektiva speco.
disfibri Z (tr) Apartigi la fibrojn disde la cetero de la ŝtofo.
mikrofibreto Mikroskopa ĉela fibreto: celulozaj mikrofibretoj de la vegetaĵa ĉelo.
miofibrito Inflamo de la konektivo senpere ĉirkaŭanta la faskojn de skeletaj muskolfibroj.
muskolfibreto. Fibreto 2.