PIV 2026 · Artikolo 20722

fibrili

Litero F

Derivaĵoj en la artikolo 6
  1. fibrilad/o
  2. atri/a fibrilad/o
  3. ventrikl/a fibrilad/o
  4. malfibrilig/i
  5. malfibrilig/o
  6. malfibrilig/il/o
fibrili tr MEDI koraj aŭ aliaj muskolaj fibroj senorde tremi.
fibrilado ago fibrili: videbla muskola fibrilado estas signo de kelkaj muskolaj malsanoj
atria fibrilado fibrilado de la atrio(j), kaŭzanta misritmon de la koro: atria fibrilado altigas la riskon de apopleksio kontraŭkoagulaj medikamentoj malaltigas la riskon de apopleksio en pacientoj trafitaj de atria fibrilado Sin. atria fibrilacio.
ventrikla fibrilado fibrilado de la ventrikloj, kiu sen tuja kuracado ordinare subite mortigas: malfibriligilo estas nepra en la kuracado de ventrikla fibrilado Sin. ventrikla fibrilacio. ➞ defibrili, kora komocio, misritmo.
malfibriligi ĉesigi la koran fibriladon de iu por restarigi normalan batadon, kutime per elektra ŝoko.
malfibriligo ago malfibriligi.
malfibriligilo aparato, kiu donas elektran ŝokon por korekti koran fibriladon. Sin. defibrililo.