PIV · 7957
koagul/i
koagul/i Z (tr) Transigi de likva stato al la stato de ĝelo: koaguli koloidan solvaĵon; koaguli lakton al kazeo. Sin. ĝeligi. ☞ aglutini.
koagulaĵo. Maso de koagulita substanco.
koaguliĝi. Transiri al ĝela stato, perdi sian likvecon: sango koaguliĝas en libera aero; (f) ĉiuj larmoj, kiuj antaŭe koaguliĝis […] Z.
antikoagulanto ⚥ ⚕ Substanco, kiu malhelpas la sangokoaguliĝon, ekz. heparino.
sangokoagulaĵo ⚥ Kruoro: sangokoagulaĵo konsistas el fibrinaj filamentoj retenantaj en siaj maŝoj la sangoglobetojn. ☞ trombo.