← Reen al A

PIV 2020 · 222

aglutin/i

aglutin/i Z (tr)
Kunigi, gluante en unu mason: la sero de la grupo A aŭ B aglutinas la sangoglobetojn de ĉiu alia grupo; aglutinaĵo da bakterioj. glui.
Λ Formi vortojn, kunmetante morfemojn leksikajn k gramatikajn. Sin. alglui.
aglutina (pp lingvo) Tia, ke ĝiaj vortoj konsistas plejparte el morfemoj senŝanĝaj aŭ kun regulaj varioj: E. estas la tipo perfekta de aglutina lingvo.
aglutinino (kn) Sera antikorpo, kiu aglutinas antigenon.